Malfermi la ĉefan menuon
la frisaj landoj ĉirkaŭ la jaro 1300

Frisa Liberecolibereco de la frisoj (frise Fryske frijheid, platgermane Freesch Freeheit, altgermane Friesische Freiheit, nederlande Friese Vrijheid) estis la foresto de feŭdismo kaj servuteco dum la mezepoko en Frislando, la areo kiu estis origine loĝata fare de la frisoj. La historia Frislando inkluzivis okcidente la teritorion de la orientfrisa lingvo en la nuna Nederlando, do la modernajn provincojn de Frislando kaj Groningen kaj la parton Okcidenta Frislando de la provinco Norda Holando, kaj oriente la historian regionon Orienta Frislando en la nuna Germanio. Dum la periodo de frisa libereco la areo ne havas suverenan senjoron kiu posedis kaj administris la landon. La libereco de la frisoj ekestis kaj disvolviĝis en la kunteksto de daŭraj disputoj pri la rajtoj de la loka nobelaro.

Nunaj historiistoj konjektas ke la apartan privilegion de libereco Karlo la 3-a la Dika, tiutempe imperiestro de la Sankta Romia Imperio, en la jaro 885 atribuis al la frisoj post armea venko de ili kontraŭ la normandoj atakintaj la imperion. En la teritorio de la okcidentfrisa lingvo la frisa libereco stabiligiĝis nur en 993, kiam ribele murdiĝis Arnulf, duko de Holando, kaj relative rapide redisfalis en la 11-a kaj 12-a jarcento, kiam la dukoj de Holando reakiris la lokan potencon. En Orienta Frislando ĝis la 13-a jarcento la frisoj vere organiziĝis en aŭtonomaj, liberaj komunumoj, kvankam en la 14-a jarcento tamen evoluiĝis regado de la orientfrisaj ĉefuloj aŭ tribestroj, kiuj malpli kaj malpli atentis la originan konstitucion de popola libereco. Tamen daŭre ĝis la 16-a jarcento tie forestis feŭdismo kaj servuteco, kaj la orientfrisaj ĉefuloj organizis siajn regnojn laŭ la konceptoj de ĝermanaj triboj, laŭ kiuj la familiestroj kaj aliaj viroj lojalis al sia tribestro kiam necesis armee defendi la regnon, sed krome ne plenumis devojn al li.