Frits Faulhaber

nederlanda tradukisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Frits FAULHABER)

Frederik Antonius Franciscus "Frits" FAULHABER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1893 en Amsterdamo, mortis la 2-an de marto 1979 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto kaj domfarbisto.[1] Same kiel la ĉeĥdevena edzino Evža Čiškovská li intense aktivis en la laborista Esperanto-movado, interalie ties nederlandlingva branĉo Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE).

Frits Faulhaber
Esperanto-aktivulo, akademiano, gramatikisto kaj tradukisto
Esperanto-aktivulo, akademiano, gramatikisto kaj tradukisto
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1893 (1893-08-08)
en Amsterdamo,  Nederlando
Morto 2-an de marto 1979 (1979-03-02) (85-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Nederlando
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Marathonweg • Distelachterstraat
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Evža Faulhaber-Čiškovská
Okupo
Okupo tradukistoesperantistofarbisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Tra la Labirinto de la Gramatiko, La Nevenkebla Ĝeno (traduko), Het Arbeiders Esperantisme (traduko)
vdr

Frits Faulhaber estis esperantisto ekde la jaro 1912. En 1917-18 li propagandis por Esperanto en la nederlanda armeo. En 1920-23 kaj 1927-34 li funkciis kiel estrarano de FLE, redaktis ties organon Arbeider Esperantist en 1929, kaj estis kunredaktisto de ĝia lingva aldono inter 1931 kaj 1934. Prezidanto de la Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato, li elstaris interalie per radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj kaj kiel aŭtoro de Konsilanta Gramatiko. Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: kiel estrarano 1920-1923, redaktoro de Arbeider Esperantist inter 1927 kaj 1934, prezidanto de laborista ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj Esperanto-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la Akademio de Esperanto.[2]

Verkoj redakti

  • F. Faulhaber, Tra la Labirinto de la Gramatiko (Amsterdam: FLE 1934; 8 eldonoj) 344 p.
  • G. P. de Bruin kaj F. Faulhaber, Post la kurso (Amsterdam: FLE 1937)
  • F. Faulhaber, Gebonden Stijl (Amsterdam: FLE 1937) 38 p.
  • F. Faulhaber, Esperanto taalkursus (Amsterdam: FLE; 26 partoj, aperis dufoje monate) 288 p.
  • F. Faulhaber, 100 vragen over grammatica en onderwijs ten dienste van candidaten voor het Esperanto-examen B (Amsterdam: FLE/LEEN; 3-a eldono Amsterdam: FLE) 16 p.
  • F. Faulhaber, G. P. de Bruin (red.) kaj G. J. Degenkamp (red.), Faulhaber wijst de weg: hoe een goed esperantist te worden (Amsterdam: FLE 1939) 96 p.
  • F. Faulhaber, Ne tiel, sed tiel ĉi! Konsilaro pri stilo (Aabyhøj: DEF 1965, 1979 ISBN 87 85020 44 3; Parizo: SAT-Broŝurservo 1991) 63 p.
  • F. Faulhaber, Esperanta mozaiko (Harlemo: FLE 1967) 119 p.
  • F. Faulhaber, Faulhaber rakontas (Aabyhøj: DEF 1972 ISBN 87 85020 54 0) 32 p.
  • F. A. F. Faulhaber, Naar een internationale taal: beknopte geschiedenis van het vraagstuk van een internationale taal (Amsterdam: FLE 1976) 36 p.

Tradukoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Enciklopedio de Esperanto (1933).
  2. Esperanto 880:4 (aprilo 1979) paĝo 78.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti