Fritz Molden
Fritz MOLDEN (n. 8-an de aprilo 1924 en Vieno, m. 11-a de januaro 2014) estis aŭstra kontraŭnazia batalinto, ĵurnalisto, aŭtoro, eldonisto kaj diplomato.
Fritz Molden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1924 en Vieno | ||||
Morto | 11-an de januaro 2014 (89-jaraĝa) en Schwaz | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ernst Molden (en) vd | ||||
Patrino | Paula von Preradović vd | ||||
Edz(in)o | Hanna Molden (en) vd | ||||
Infanoj | Ernst Molden (en) , Berthold Molden (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto diplomato ĵurnalisto eldonisto vd | ||||
Laborkampo | Ĵurnalismo, eldonado kaj diplomatio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas filo de Ernst Molden, ĉefredaktoro de Neue Freie Presse, kaj Paula von Preradović, verkistino de la teksto de la aŭstra federacia himno. Li edziĝis kvar fojojn kaj havis 5 gefilojn.
Li batalis kontraŭ la nazioj jam ekde la aĝo 14. Li fondis kun aliaj la rezistadmovadon poraŭstrian O5. Post la dua mondmilito, li estis sekretario de eksterafera ministro, laboris en diplomataj postenoj, apogis la luktojn de la aŭstra minoritato en Sud-Tirolo por pli bonaj rajtoj.