Friula lingvo

retolatina lingvo parolata en Italio (Friulo)
(Alidirektita el Friule)

La friula lingvofurlana lingvo (fruile ) estas parolata en Italio (Friulo) de <0,8 milionoj da parolantoj. Ĝia ISO-kodo estas fur. Ekzistas Vikipedio en la friula lingvo. Ĝi kune kun la ladina kaj la romanĉa lingvoj apartenas al la retolatina lingvaro. En Friulo-Venecia Julia regiono la friula lingvo havas agnoskitan lingvostatuson. Kelkfoje ĝi estas nomita Orienta Ladina lingvo, ĉar ĝi havas la samaj vortoradikoj, kiel Ladina lingvo, sed tra la jarcentoj, ĝi diverĝis de la landina, pro la influo de ĉirkaŭaj lingvoj, inkluzive la itala, la germana, la venecia kaj la slovena. Ekzistas pluraj dialektoj (centra, norda, sudorienta, okcidenta), kiuj diversas en la lasta vokalo de la vortoj (en dialektoj ĝi povas esti ankaŭ a kaj o). La friula lingvo estas la plej vaste parolata retolatina lingvo.

Friula lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Retolatina lingvaro
Parolantoj 300 000
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Reguligita de Agjenzie regjonâl pe lenghe furlane
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 fur
  Glottolog friu1240
Angla nomo Friulian
Franca nomo frioulan
vdr
Plurlingva vojsigno en la itala kaj la friula

Historio

redakti
 
Historia flago de Friulo kaj la Friula popolo.

La historio de friula estas malklara ĉe pluraj punktoj; ĝi verŝajne rilatas al la vulgaraj latinaj dialektoj parolataj en antikvaj tempoj en la provinco Aquileia.

La "ladina demando"

redakti

La ideo de unueco de la ladina, la friula kaj la romanĉa devenis de la itala lingvisto Graziadio Isaia Ascoli, kiu naskiĝis en Gorico. En 1871, li prezentis sian teorion, ke tiuj tri lingvoj estas parto de unu familio, kiu en la pasinteco etendiĝis de Svislando ĝis Muggia kaj eble ankaŭ Istrio. La tri lingvoj estas la solaj pluvivantoj de ĉi tiu familio kaj ĉiuj evoluis alie. Ascoli atribuis al retolatina lingvaro multajn trajtojn, kiuj estas trovitataj en aliaj lingvoj de Norda Italio.

Ekzemploj

redakti
Examples
Esperanto Friula lingvo
Saluton; mia nomo estas Jakobo! Mandi, o mi clami Jacum (Jakobo)!
La vetero estas vere varma hodiaŭ! Vuê al è propit cjalt!
Mi ja devas iri nun, ĝis revido. O scugni propit lâ cumò, ariviodisi.
Mi ne povas eliri kun vi ĉi tiun nokton; mi devas studi. No pues vignî fûr cun te usgnot, o ai di studiâ.

Traduko de La vulpo kaj la korvo (Ezopo) en centra friula

redakti

La bolp e jere di gnûf famade. In chel e a viodût un corvat poiât suntun pin, ch'al tigneve un toc di formadi tal bec. "Chel si che mi plasarès!" e a pensât le bolp, e e disè al corvát: "Ce biel che tu sês! Se il to cjant al é biel come il to aspiet, di sigûr tu sês il plui biel di ducj i ucei!

Cito el la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

redakti
 
 Ducj i oms a nassin libars e compagns come dignitât e derits. A an sintiment e cussience e bisugne che si tratin un culaltri come fradis. 

,,Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco."