Isadore "Friz" Freleng (21a de aŭgusto, 1906[1] – 26a de majo, 1995), ofte listigita kiel I. Freleng, estis usona animaciisto, kartunisto, reĝisoro, produktoro kaj komponisto konata pro sia verkaro en Warner Bros. Cartoons en la kartunserioj Looney Tunes kaj Merrie Melodies.

Friz Freleng
Oskar-premiito
Persona informo
Friz Freleng
Naskonomo Isadore Freleng
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1906 (1906-08-21)
en Kansasurbo
Morto 26-an de majo 1995 (1995-05-26) (88-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Hillside Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Westport High School vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoanimaciisto • reĝisoro • produktoro vd
Aktiva dum 1927–1986 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li enkondukis kaj/aŭ disvolvigis kelkajn el la plej grandaj steluloj de la studio, kiel Bugs Bunny, Porky Pig, Tweety, Sylvester the Cat, Yosemite Sam (al kiu onidire li aspektas), kaj Speedy Gonzales. Veterana reĝisoro de la studio Termite Terrace de Warners, Freleng reĝisoris pli da kartunoj ol ajna reĝisoro en la studio (totalo de 266), kaj estas ankaŭ la plej honorigita el la reĝisoroj de Warner, ricevante kvin Oskar-premiojn kaj tri Emmy. Post Warners fermis la animacian studion en 1963, Freleng kaj negocpartnero David H. DePatie fondis DePatie–Freleng Enterprises, kiu produktis kartunojn (elstare tiuj de The Pink Panther Show), titolscenojn, kaj animaciojn por la sabato mateno laŭlonge de la komencaj 1980-aj jaroj.

La kromnomo "Friz" derivis el sia amiko, Hugh Harman, kiu dekomence kromnomis lin "Congressman Frizby" laŭ fikcia senatano kiu aperis en satiraj pecoj en Los Angeles Examiner. Poste, tio mallongiĝis kiel "Friz".

Notoj redakti

  1. "Friz Freleng". Encyclopædia Britannica. Alirita la 12an de junio, 2019.