Fromaĝokloŝo estas kloŝo, speciale farita por konservi fromaĝon sub ĝi.

Fromaĝokloŝo

Fromaĝokloŝo servas por protekti la fromaĝon kontraŭ eksteraj influoj, kiel muŝoj kaj ŝimoj. Ĝi ankaŭ protektus la fromaĝon kontraŭ putriĝon, kiel sekiĝo aŭ ŝvitado.

La plejmulto de la fromaĝokloŝoj estas faritaj el vitro, poliakriloceramiko. Ĝi ofte havas la diametron de telero. Tiel oni povas meti la fromaĝon sur la telero kaj sub la kloŝo.

Metaforo redakti

  • Teni ion sub fromaĝokloŝo, signifas en Nederlando ke oni ne volas publikigi ion.

Rilatoj al Esperanto redakti

La esperantlingvan titolon "Fromaĝokloŝo" havas la bulteno de la Esperanto-klubo el Alkmaar - ĝi ja estas publika informilo kaj ne sekvas la nederlandlingvan metaforan signifon kaŝi ion de konatigo.

Eksteraj ligiloj redakti