Rassemblement National (Francio)

partio en Francio
(Alidirektita el Front National (Francio))

La Rassemblement National ("Kunveno Nacia", "Nacia ariĝo"; RN) estas francia politika partio kreita la 1-an de junio 2018, sukcedante al la Front National ("Fronto Nacia"; FN), dekstre ekstremisma[1] partio. Tiu leĝa partio estis fondita de Jean-Marie Le Pen dum 1972, kaj de tiam dum naciaj balotoj ĝenerale ricevis inter 5 kaj 15 elcentojn de la voĉoj. Post la jaro 2000 la balotaj rezultoj malkreskas[2].

Rassemblement National
Rassemblement National
Emblemo de
partio
Lando  Francio
Prezidanto Jordan Bardella
Fondiĝo 5-a de oktobro 1972 (FN)
1-a de junio 2018 (RN)
Fondintoj Jean-Marie Le Pen
Ĉefa sidejo 114 bis rue Michel-Ange
75016 Paris
Koloro(j)                blua, blanka, ruĝa
Ideologio Dekstra ekstremismo
Retejo https://rassemblementnational.fr/
vdr
Rassemblement National
Rassemblement national
emblemo
partio
Komenco 2018 vd
Antaŭe Front national vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo 16-a arondismento de Parizo
Adreso 114 bis Rue Michel Ange
Ideologio

franca naciismo • nacia konservativismoSuverenismo • dekstra popolismo • AlimondismoEŭroposkeptikismoprotektismo • ŝtatismo • rusamo

Fondinto(j) Jean-Marie Le Pen vd
Ĉefestro(j) Jordan BardellaJean-Marie Le PenMarine Le Pen vd
Membro de Eŭropa Alianco por LiberecoKuniĝo Blua Marina • partio Identeco kaj Demokratio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr
Jean-Marie Le Pen prezidanto de FN de 1972 ĝis 2011
En 2011, Marine Le Pen sukcedis al sia patro por la prezidanteco de FN kaj iĝis prezidantino de RN en 2018.
Jordan Bardella elektita prezidanto de RN en 2022

Programo redakti

La partio Front National mem nomas sin "patriotisma" kaj "naciisma" en la signifo de "franca identeco, tradicio kaj suvereneco". Ĝi ne konsideras sin partio ekstrema [3], sed "socie maldekstra kaj ekonomie dekstra" [4]. Inter la plej gravaj postuloj estas la limigo de enmigro en la landon, aparte la lukto kontraŭ enmigro el ne-EU-ŝtatoj kaj kontraŭ neleĝa enmigro. Laŭ la partiaj ideoj ĉiu kiu neleĝe troviĝas en Francio estu senprokraste resendata al la origina lando. Krome la partio postulas, ke francoj en Francio dum la serĉo de laborloko kaj dum ricevo de socia helpo havu signife pli bonajn kondiĉojn ol nefrancoj. Dum kampanjo de la prezidentaj balotoj de 1995 la partia gvidanto Jean-Marie Le Pen postulis la resendon de tri milionoj da ne-eŭropanoj el Francio.

Dum la kampanjo antaŭ parlamenta baloto de 2002 la partio aparte postulis la plialtigon de punoj por krimuloj kaj la reenkondukon de la mortopuno.

Centra koncepto de la partio estas la Préférence nationale, la naciisme organizita prefero de la "enlandanoj", do la francoj en Francio. LA socio ne estu dividata laŭ kapitalo kaj profesioj, sed dividiĝu inter "enlandanoj" supre kaj "eksterlandanoj" sube. La nacia ekonomio estus posedaĵo de la "enlandanoj", kaj la aliaj partioj detruus la nacian ekonomion, ĉar ili permesus kaj subtenus la enmigron de "eksterlandanoj".

Pliaj postuloj estas:

  • pli granda sendependeco de la Eŭropa Unio kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj
  • enkonduko de protektaj doganoj por pli efika subteno de la enlanda agrikulturo kaj industrio
  • reveno al "tradiciaj valoroj"

Konataj partianoj redakti

Balota fortikaĵo kaj ligita organizaĵo redakti

Balota fortikaĵo, do regiono kun aparte multaj subtenantoj, de la partio estas la kulture franc-germana regiono Alzaco, kie tamen la same dekstre ekstremisma partio Alsace d'abord ("Alzaco unue") pro sia regiona profilo estas forta konkurenco por la Fronto Nacia.

Kun la FN ligiĝas la sendependa sindikata organizaĵo Confédération Française Nationale des Travailleurs ("konfederacio franca nacia de laboristoj").

Financado redakti

Laŭ aserto de Marine Le Pen la partio havas problemojn pri financado: franciaj bankoj kaj aliaj bankoj de Eŭropo ne deziras doni krediton por politika kompanio. En novembro de 2014 Nacia Fronto ricevis krediton je 9 milionoj eŭro de rusia banko (nome "Unua Ĉeĥia-Rusia banko")[5].

La Fronto Nacia en la Eŭropa Parlamento redakti

La eŭropaj parlamentanoj de la partio Fronto Nacia dum januaro 2007 kune kun parlamentanoj de aliaj dekstre ekstremismaj kaj eŭroposkeptikaj partioj fondis novan frakcion en la Eŭropa Parlamento - la nova grupo havas la nomon Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco (ITS). Pro la nova frakcia statuso la partio povas pli efike agi por siaj celoj ene de la supernacia parlamento. La prezidanto de la frakcio ITS estis la franco Bruno Gollnisch, kiu ankaŭ estis vicprezidanto de la Fronto Nacia.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti