Front Populaire (pariza metrostacio)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Front Populaire (Tramtransporto en Parizo). |
Front Populaire [fʁɔ̃ pɔpylɛʁ] (esperante Popola Fronto) estas la 301-a stacio de la Metroo de Parizo, sur linio 12, situanta inter komunumoj Saint-Denis kaj Aubervilliers. Ĝi estis malfermita kaj inaŭgurita la 18-an de decembro 2012. Inter tiu dato kaj la 31-a de majo 2022, ĝi estis la norda finstacio de linio 12. La nomo de la stacio celas memorigi pri la historia maldekstrema movado Popola Fronto de la 1940-aj jaroj.
Front Populaire | |||
---|---|---|---|
Aubervilliers - Saint-Denis | |||
MF 67 D la tagon de malfermo de la stacio
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Komunumo | Saint-Denis / Aubervilliers | ||
Geografia situo | 48° 54′ 25″ N, 2° 21′ 57″ O (mapo)48.9068910901492.3657937639331Koordinatoj: 48° 54′ 25″ N, 2° 21′ 57″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 2 | ||
Jara trafiko | 1 948 542 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 18-a de decembro 2012 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | FPO | ||
Metro-linio | ![]() | ||
Interkonektoj | |||
Tramo-linio | ![]() | ||
Stacio
redaktiLa stacio situas sur Placo du Front Populaire, en la koro de La Plaine Saint-Denis, inter la komunumoj Saint-Denis (Strato Proudhon) kaj Aubervilliers (Strato des Gardinoux). Ĝi situas 1,4 kilometron for de la eksa finstacio Porte de la Chapelle, je 20 m de profundo. Ĝi priservas la malnovan industrian kvartalon en plena ŝanĝiĝo kiu entenos interalie la estontan kampuson Condorcet kaj la Parc des Portes de Paris (ankaŭ konata kiel Parc des EMGP, laŭ la nomo de la antaŭa posedanto, Entrepôts et Magasins Généraux de Paris), zonon de aktiveco kontrolitan de la grupo Icade, kun ĝiaj studioj de kino kaj televido.
Alirejoj
redaktiKvar alirejoj kunligas la Placon du Front Populaire al la stacio, el kiuj alirejo per lifto.
La stacio estas ekipita de sep rulŝtuparoj kaj tri liftoj. La kajoj de la stacio estas alireblaj al handikapitoj.
Interkonektoj
redakti- RATP 139 239 302 512
Projekto
redakti- Front Populaire - post plilongigo de la linio
Proksime
redakti- La Plaine Saint-Denis
- Zono de aktiveco « Les Portes de Paris » kaj ĝiaj multnombraj studioj de televido
- Estonta Kampuso Condorcet Paris-Aubervilliers
- Komerca centro "Le Millénaire"
Bildgalerio
redakti-
Lumkonduka vitraĵo prilumas la stacion
-
Alirejo Strato des Fillettes
-
Ŝtuparoj kaj rulŝtuparoj
-
Alirejo de la stacio (dec. 2012)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti