Froto

forto kontraŭ movo, kiu estiĝas kiam surfacoj de solidoj aŭ fluidoj tuŝas inter si
(Alidirektita el Frotado)

Froto estas rezisto (ago aŭ efiko), kiu bremsas la glitadon inter du sin tuŝantaj objektoj.

Homo sur ligna breto tiriĝas.

Ekzemplo: Homo sidas sur ligna breto sur la planko. La ligna breto tiriĝu flanken:

Vertikala forto, la pezo de homo kaj breto, premas ambaŭ suben, dum horizontala forto kontraŭagas al la forto de la tiranto, kaj bremsas la movon pro la froto inter la breto kaj la planko. La horizontala, frotforto estas rilatigata al la vertikala, pezoforto. Tiun rilato oni nomas frotkoeficiento. Ekzemple la frotkoeficiento "μ = 0,2" signifas, ke ĉe peza forto de 1000 N (maso 100kg) efikas maksimuma frotforto de 200 N. La froto kaŭzas, ke se oni tiras per malpli ol 200 N, la homo kaj breto ne moviĝas. Se oni tiras per pli ol 200 N kaj la objekto ekmoviĝas, necesas malpli ol 200 N por daŭrigi la movadon: la "glitfroto" de objektoj intermoviĝantaj malpli grandas ol la "statika froto" de du objektoj fikse tuŝiĝantaj. Kompreneble la frotkoeficiento malsamas depende de la tuŝiĝantaj materialoj. La supre skizita breto kun homo pli facile tiriĝas, se la planko konsistas el glaciiĝinta akvo, ol se ĝi konsistas el sablo aŭ eĉ el malglata roko.

La frotkoeficiento tre dependas ne nur de la materialo de du tuŝiĝantaj objektoj, sed ankaŭ de ties surfaca malglateco, de la temperaturo, humideco kaj de eventualaj ŝtofoj inter la du objektoj (ekzemple oleosilikono). Malpli gravas la grandeco de la kontaktoareo kaj la premo, kun kiuj interpuŝiĝas la du objektoj.

Froto estas baza fizika fakto de nia mondo: sen froto ne eblus nodi la laĉojn de ŝuoj, nek interfiksi du objektojn per najlojŝraŭboj ... aŭ, kiel dirite, sekvi kurbiĝon per veturilo.

Historio redakti

Pluraj famaj scientistoj kaj inĝenieroj kontribuis al nia kompreno de froto. Inter ili Leonardo da Vinci, Guillaume Amontons, John Theophilus Desaguliers, Leonhard Euler, kaj Charles-Augustin de Coulomb. Iliaj trovitaĵoj estas registritaj laŭ sekvantaj leĝoj [1]:

  1. La frotforto estas rekte proporcia al la aplikita ŝarĝo (unua leĝo de Amontonso).
  2. La frotforto estas sendependa de la ŝajna surfaco de kontakto (dua leĝo de Amontonso); tamen tiu leĝo ne validas pri elastaj, deformeblaj materialoj (ekzemple, pli larĝaj pneŭoj de veturiloj permesas pli bonan akcelon ol mallarĝaj pneŭoj, fare de surfaca deformado de pneŭoj).
  3. La dinamika froto (aŭ glitfroto) de solidaĵoj estas sendependa de la glitrapido (leĝo de Kulombo pri frotado); kontraŭe al la fluida frotado, kiu estas proporcia al la relativa rapido de objekto en fluaĵo.

Leĝo de Kulombo (mekaniko) redakti

 
Diagramo de fortoj pri bloko sur ebena grundo. W estas la gravita forto, N estas la reaga forto, F estas la aplikita forto, kaj Ff estas la forto de kineta frotado (tanĝa forto laŭ la supraĵo); kiam la aplikita forto estas pli granda ol la forto de kineta frotado, la bloko akceliĝas maldekstren.

En mekaniko, la leĝo de Kulombo, originita de Charles-Augustin de Coulomb, estas modelo por kalkuli la frotadan forton inter du sekaj objektoj, per la sekvanta neegalaĵo:

 

kie

  •   estas la tanĝenta forto kreita de frotado,
  •   estas la frotada koeficiento, kiu estas empiria propreco de tuŝiĝantaj materialoj,
  •   estas la normala forto de reago perpendikla al la kontaktosurfaco.

La frotforto   valoras de nul ĝis  , kaj ĝia direkto laŭ la supraĵo kontraŭas la movon, kiu okazus sen frotado.

Pri senmovaj objektoj,  , kie   estas la koeficiento de statika froto. Kutime ĝi estas pli granda ol ĝia kongruanta kineta koeficiento.

La leĝo de Kulombo donas la sojlovaloron de la aplikata forto, super kiu movo komenciĝas ( ).

Pri intermoviĝantaj objektoj,   estas la koeficiento de la kineta frotado ; plej ofte  . La rapido de movo estas konstanta, sen akcelo, kiam la valoro de la aplikata forto egalas al:  .

Tipa materialokombino kun alta frotforto estas la kombino asfalto kaj gumo (de radoj): se tia froto ne ekzistus, ne eblus per veturilo turniĝi en kurbiĝo, sed oni samkiel sur olea tavolo pluglitus rekten. Pri tia kazo, la statika koeficiento estas preskaŭ la duoblo de la kineta koeficiento[2] , kio pravigas la uzadon de la ABS sistemo (de la germana termino Antiblockiersystem) en la veturiloj. Se la rado blokiĝus, la pneŭo glitus, varmiĝus kaj eluziĝus, dum la bremsa distanco estus pli granda ol kiam la ABS sistemo funkcias.

Energio de frotado redakti

Laŭ la principo de konservado de energio, neniu energio malaperas dum frotado, tamen la sistemo perdas parton de ĝia energio. Energio aliiĝas de alia formo de energio al varmo. Glitanta hokedisko restiĝas, ĉar frotado transformas lian kinetan energion al varmo. Kaŭze de ties rapida distribuo sur la glacion, multaj unuaj filozofoj, inter ili Aristotelo, miskonkludis ke movantaj objektoj perdis energion sen trudaj fortoj.

Kiam objekto estas puŝita laŭ supraĵo, oni povas kalkuli la energion aliiĝitan al varmo per tiu formulo:

 

kie

  estas la normala forto,
  estas la koeficiento de kineta frotado,
  estas la koordinato laŭ la objektovojo.

La energio, kiu necesas por superi la frotadan forton, transformiĝas al varmeco. Tial eblas varmigi sian haŭton, se oni frotas ĝin per la mano, kaj se oni frotas malsekan haŭton per mantuko, ne nur la ŝtofo sorbas humidon, sed ankaŭ la frotado kreas varmon, kiu vaporigas plian humidon, kaj rezulte la haŭto dum tia frotado sekiĝas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Introduction to Tribology - Friction. Alirita 2008-12-21 enkonduko al tribologio-froto. (angle)
  2. The Engineering Toolbox: Friction and Coefficients of Friction. Alirita 2008-11-23 tabelo de koeficientoj kun kaj sen lubrikado. (angle)

Eksteraj ligiloj redakti