Frua Esperanto-gazetaro

(Alidirektita el Frua Esperanta Gazetaro)

Frua Esperanto-gazetaro estas la tuto de Esperanto-gazetoj (periodaĵoj) aperintaj en frua epoko de la planlingvo Esperanto de 1887. Ĝenerale la termino celas la epokon ĝis ĉirkaŭ la unua mondmilito.

Pri la nocio “frua” tamen ne ekzistas unueca koncepto. Malsame kiel en Esperanto-literaturo, limigo ĉirkaŭ la jaro 1900 ne multe helpas, ĉar ĝis tiam ekzistis nur du periodaĵoj, nome La Esperantisto (1889–95) kaj Lingvo Internacia. Multaj Esperanto-gazetoj aperis nur post la jaro 1905, post ondo de fondiĝoj de naciaj Esperanto-organizoj kaj la 1-a Universala Kongreso tiujara (vd. la ekzemplojn ĉe la unuopaj landoj sube). Ankaŭ la Ido-skismo de 1908 ne estas tre helpa limigo, kvankam tiam diversaj periodaĵoj antaŭe skribitaj en Esperanto transiris al Ido (plej konata ekzemplo estas la ĵus citita Lingvo Internacia). Pro tio “frua Esperanto-gazetaro” kutime estas interpretita kiel la periodaĵoj aperintaj ĝis la unua mondmilito do inter 1889 kaj proksimume 1914. Pro la milito multaj gazetoj devis ĉesi aperadon. Post la milito aperis aliaj, kiuj nur malofte estis daŭrigoj de la klasikaj periodaĵoj antaŭmilitaj, eĉ se ili transprenis ties titolojn. Plej ofte ili diferenciĝas pro la redaktoroj, la grafika aspekto kaj ankaŭ la lingvo-stilo kaj aliaj aspektoj.

La sekva superrigardo baziĝas sur artikolo de Paul Tarnow en Enciklopedio de Esperanto (1934). Sen diskuti la demandon de “frueco”, ĝi kelkfoje transpasas la epokon de “frua” gazetaro kaj inkluzivas periodaĵojn el la intermilita periodo, probable pro pragmataj kialoj. Tio estis lasita, sed oni ne miskomprenu la klasifikon de la epokoj pro la prezentitaj faktoj kaj detaloj.

Laŭ lando redakti

Azio redakti

Ĉinujo redakti

La unua ĉina gazeto aperis en Parizo, bele litografita kaj aranĝita kun multege da zorgo: kaj amo, estis Ĥina Esperanta Revuo poste Elina Esperanta Revueto. Ĉar en Ĉinujo la presigo de Esperanto-gazeto estis ankoraŭ pli malfacila ol en Japanujo, la unua gazeto presita estis nur La Mondo (nov. 1911). Sekvas Ĥina Esperantisto, La Verda Lumo, Oriento, La Espero kaj 12 aliaj. Klasbatalaj gazetoj aperis en Ĉinujo pli frue ol en aliaj landoj: Ĥina Socialisto, Voĉo de la Popolo (multfoje malpermesata, sed ĉiam oni trovis vojon por denove eldoni numeronron, pli ol 33 numerojn), kaj 4 aliaj.

Filipinoj redakti

Filipina Esperantisto.

Hindujo (hodiaŭ Barato kaj Indonezio) redakti

En Brita Hindujo, dum 1906-08 aperis du bonaj gazetoj: La Pioniro kaj La Stelo de l' Oriento sed la eldonantoj ne estis indiĝenoj kaj la situacio ŝajnis same kiel ĉe la Filipinaj Insuloj, kiam la fervoraj iniciatintoj forlasis la landon, la movado ĉesis. Ankaŭ la provo en 1925, eldoni La Mahaprakaso (La Torĉo-Lumo de Esperanto) tion ne povis ŝanĝi. De nov. 1933 aperas en Bruselo gazeto Hindujo por klerigi la Esperantistaron pri la hindaj vivo kaj aferoj. Nederlanda Hindujo havis tre modestan movadon ek de 1923, kiam la Nederland Indische Esperanto Vereen eldonis propagandan folion Esperante. De nov. 1925 aperas la unua Esperanto-gazeto eldonata de indiĝenoj: Hinda Esperantisto, oficiala organo de la Unuiĝo de Germana Esperantistoj en Nederlanda Hindujo.

Japanujo redakti

Ĉar la japanoj ĝenerale ne konis la latinajn literojn kaj ankaŭ jam havis la anglan lingvon kiel helplingvon, estis tre malfacile trovi adeptojn por Esperanto. Tamen jam en junio 1906 fondiĝis Japana Esperantista Asocio, kiu en aŭgusto 1906 komencis eldoni gazeton La Japana Esperantisto. La progresoj venis tre malrapide kaj ĝi eĉ dum 1912 kaj 1913 devis ĉesi por reaperi en januaro 1914 tre modeste kaj dumonate.

Tio ŝanĝiĝis post la unua mondmilito, kiam Japanujo komencis plivastigi la eksterlandajn rilatojn. Inter la mondmilitoj, la Esperanta vivo estis en Japanujo pli vigla ol en iu alia lando. La japanoj multe ŝatis legi aŭ mem traduki kaj eĉ mem verki bonajn poemojn kaj prozaĵojn, per kio klariĝas la apero de proksimume pli ol 70 plej multe aŭtografitaj, ofte bele kaj mankolorigite ilustritaj grupaj kaj similaj periodaĵoj. Post la unua mondmilito oni trovis en ili multajn studojn pri lingvoscienco, sciencoj kaj budhismo. Plej rimarkindaj estas el la presitaj: Bulteno de HCE, La Revuo Orienta (oficiala organo de Japana Esperanto-Instituto, kiu en 1919 anstataŭis la asocion), La Verda Ombro (Tajvano), Verda Utopio, Verda Gloro (poste Verda Mondo), Nova Sento, La Esperantisto (oficiala organo de JEA, kiu denove aperis).

Interesan ĉenon montras la jena evoluo: Eklumo, poste: Esperanto en Nipponlando, poste: Esperanto Lingvo Internacia, poste: Esperanto Kiboŝa, kiu ĉesis pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1933 kaj naskis du novajn gazetojn: Esperanto en Japanujo kaj Esperanto Lingvo Internacia.

Laboristajn gazetojn eldonis nur la klasbatala flanko: Internacia Proleta Korespondo, Proleta Esperantisto, Kamarado (bela, ilustrita) ktp. Diversaj japanlingvaj laboristaj gazetoj akceptis Esperanto-parton.

Eŭropo redakti

Anglujo redakti

Anglujo. Pri la komenco de la angla gazetaro oni legu sub The Esperantist. Ĝi estis la unua Esperanta gazeto en Anglio. La dua estis The British Esperantist. Sekvas du aŭtografitaj grupbultenoj, eldonitaj de la fama kaj vigla artistino f-ino Oxenford en Hove: La Esperanta Studento (IV+20-24 p.) kaj La Ĵurnaleto de la Brighton kaj Hove Esperantista Klubo. Sekvas La Esperanto-Instruisto, La Kursa Revuo (de Norda Politeknika Lernejo), The Press Quarterley, The Esperanto-Monthly, La Naturisto; Bulletin of The Friends Esperant Society kaj pli ol 60 bultenoj de federacioj kaj grupoj preskaŭ ĉiuj aŭtgrafitaj. Notinda estas ankoraŭ Sub la Verda Stelo, aldono al angla sportgazeto Callender Athletic & Social Club.

Aŭstrujo (germanlingva) redakti

Antaŭ la fondo de la "Ligo"; la Esperanta Klubo Wien eldonis en marto 1907-apr. 1908 Klubajn Raportojn. Post la fondo, la ligo daŭrigis Klubajn Raportojn kiel Informajn Raportojn ĝis dec. 1909; ĝi havis de apr. 1909 verdan propagandan kovrilon Esperante, kiu en jan.-apr. 1910 nomiĝis Aŭstria Esperantisto kaj de majo 1910 German-Aŭstria Esperantisto. En jan. 1911 Informaj Raportoj ŝanĝis la titolon en tiun de la lasta kovrilo: GAE kaj ĉesis per la Unua mondmilito en julio 1914. Ĝia daŭrigo estis en okt. 1919-febr. 1922 Nova Tempo kaj en 1922-23 Aŭstria Esperanto-Raporto, por prepari, ĉar la ligo disfalis per la milito, novan organizon, kiu en 1923 fondiĝis: Aŭstria Esperanto-Delegitaro; ĝi sia-flanke kreis Aŭstria Esperantisto (je propra risko de H. Steiner).

Precipe viglaj estis en Aŭstrujo, ĉiam la Esperanto-Societo por Stirio kaj la Ligo de Germanaj Esperanto-Societoj en Bohemujo (poste Ĉeĥoslovaka Respubliko), kiuj eld. kelkfoje ligosciigojn kaj presservojn por la gazetaro, plue la katolikoj, kiuj ne nur fondis en Graz la Internacio Katolika kun Katolika Mondo, sed ankaŭ Blanka Kruco kaj Akle, poste Informoj, plue kelkaj grupoj kiel ekz. "Danubio" (Monataj Raportoj) kaj la Vienaj grupoj (Informoj poste Informaj Raportoj). Fine ankoraŭ la laboristoj per La Socialisto, Socialista Esperanto-Servo, Sciigfolio (Stirio), Ĉiumonata Sciigfolio (Wien Neustadt) kaj du bonaj ŝercgazetoj: La Verda Rano (Linz), kiu estas tute ne konata, bedaŭrinde, ĉar ĝiaj genie kaj kun humoro reprezentitaj homranoj ĉiam denove kaŭzas gajecon, se oni ilin vidas, kaj La Mokemulo (Berndorf). Rimarkindaj estas ankoraŭ: La Innsbrucka Esperantisto kaj 3 propagandaj gazetoj: Esperantuojo, Die Weltsprache kaj Die Sprache für alle.

Baltaj Landoj redakti

Estlando havis antaŭ la Unua mondmilito kiel fundamenton la "Revela Esperantista Grupo", kiu eldonis en julio-dec. 1907 aŭt. Eldonaĵo, en jan. 1908 Estlanda Esperantisto kaj de dec. 1913 Estona Stelo. Je la fondo de la landa asocio en 1922 estas fondita Estonia Esperantista Revuo, kiu de nov. 1923 akceptis la titolon Informoj. Por prolet-Esperantistoj aperas de majo 1932 Onto.

Litovujo. Litova Stelo apr. 1922-sept. 1926; Litova Esperanta Revuo junio 1929-?.

Latvujo. Ondo de Daŭgava apr. 1925; Proleta Esperantisto de dec. 1931-febr. 1933.

Belgujo redakti

Belga Sonorilo, tre konata kaj bona gazeto, fariĝis en 1906 oficiala organo de BLE, sed, ĉar ĝi transiris en aŭgusto 1908 al Ido, fondiĝis en novembro 1908 Belga Esperantisto. Post la Unua mondmilito la flandroj kreis propran movadon kun Flandra Esperantisto. Diversaj grupoj (Gento, Lieĝo, Antverpeno, Ougrée, Kortrejko k. a.) fondis proprajn, plej ofte nur aŭtografitajn bultenojn. Belga Katoliko komencante en junio 1911 ĉesis je la komenco de Unua mondmilito. Propra laborista movado komencis viglan laboron nur post la Unua mondmilito kun Belga Esperanto-Proleto (franca kaj Esperanta eldono), Servo Esperanta (franca kaj Esperanta eldono) kaj PEK.

Bulgarujo redakti

Bulgarujo estis inter la unuaj landoj, kiuj propagandis Esperanton, de ĝi estas eldonitaj Mondlingvisto kaj La Espero en 1889-91. Sekvas 1902-04 la bele ilustrita ampleksa Rondiranto, Trumpetisto, Unua Paŝo kaj Lumo (ilustrita), kiu en okt. 1907 fariĝis ofiala organo de BEL. Ĉe la 4-a Bulgara Kongreso aŭg. 1910 oni decidis, eldoni kune kun la rumanoj, unuigante Lumon kaj Rumanan Esperantiston, komunan organon Danubon. Kun ĝia ĉeso en julio 1912 malaperis la lasta oficiala organo antaŭmilita. Krom la nomitaj aperis ankoraŭ la jenaj bonaj gazetoj: Bulgara Esperantisto; Junulo, bulgara eldono de Esperanto (Journal, Ĝenevo), Semo (32x47 kaj 24x32), Kulturo (1914-15:31x24) reaperis 1929 - kelkfoje kunpresita kun Telegramo - 47x32 kaj 42x29) kaj tre stranga gazeto: 2 paĝoj portas la titolon Bulgara eldono de Rumana Gazeto Esperantista kaj la 2 aliaj "Daodono unaversala federala respublako" kun tekstoj kaj gramatiko de tre konfuza nova mondlingvo (bazita ŝajne je Esperanto) de iu d-ro Diadono en Sofio. Post la Unua mondmilito la ligo kun la jam en 1911 ŝanĝita nomo BEA komencis eldoni en sept. 1919 Bulgara Esperantisto. Por liberigi BE de la propaganda balasto, oni kreis en sept 1925 specialan propagandan gazeton Esperante, sed devis jam cedi la eldonon en fino 1926. Plue eliris: Balkana Konkordo (jan.-sept. 1931, provo por kunigo de la Esperanto-movadoj en Balkanoj, Greklando, Jugoslavujo kaj Rumanujo) kaj aliaj gazetoj. La laboristoj eldonis: Balkana Laboristo kaj Lingvo Internacia.

Ĉeĥoslovakujo redakti

La unua gazeto estis Český Esperantista, kiu en nov. 1902-marto 1903 estis aldono al Revuo Internacia kaj ĝis sept. 1904 memstaraj en okt. 1908-dec. 1912 ĝi reaperis kiel ofiala organo de la en 1908 fondita "Bohema Asocio Esperantista". En 1907 estis ankaŭ fondata la "Centra Asocio Bohema Unio Esperantista", kiu eldonis kiel oficialan organon Časopis českých Esperantistů en jan. 1907-aŭg. 1914. Post la milito oni fondis unuigitan ĈAE, kiu kelkfoje havis kiel oficialan organon La Progreso (marto l908), kelkfoje eldonis propran Bultenon de ĈAE. La laboristoj eldonis la tre valoran laborista gazeton Kulturon (jan. 1912-junio 1914) kaj kelkajn ne gravajn. Propran grupgazeton havas nur la grupo en Brno kaj la nordbohemaj Esperantistoj. Rimarkindaj estas ankoraŭ: Ĉeĥoslovaka Gazeto kun la aldono Nova Eŭropo, Esperantista, Sved, Esperantský Zpravodaj, Bulteno de Ĉeĥoslaskujo. Preso Esperanta, Ligilo (Prostějov) kaj Senhalte.

Danujo redakti

En Danujo aperis la unua gazeto kaj oficiala organo de la landa ligo Esperanto Bladet Helpa Lingvo en jan.-dec. 1907 kaj de tiam ĝis marto 1912 fariĝis Dana Esperantisto. Sekvis de julio 1912, Danlando, de dec. 1913 Esperanto-Raporto, de jan. 1926 La Forta Voko kiu de jan. 1928 fariĝis rubriko en Sind & Samfund kaj de sept. 1928 Dansk Esperanto-Blad. Krom tiuj oficialaj gazetoj aperis ankoraŭ la jenaj bonaj: Trompeten, poste: La Mevo kaj La Torĉo.

Suomujo redakti

Suomujo ricevis sian unuan gazeton kaj asocian organo Finna Esperantisto en apr. 1907. Ĝi ĉesis en aŭg. 1914. De junio 1918 oni donis al finna gazeto Kodin Lehti Esperantan aldonon Esperanta Finnlando, kiu en jan. 1920-majo 1923 estis memstara. De apr. 1925 aperas kiel oficiala organo Esperanto-Uutiset. Intertempe aperis privata gazeto Movado.

Germanujo redakti

Pli ol en aliaj landoj oni povas en Germanujo konstati ke la ekzisto de gazeto dependis pli multe de la persisto, obstino, energio kaj la-borforto de unu aŭ du personoj ol de la monrimedoj. Ni vidas Borel-Ellersiek en Berlino, Sehramm-Lederer-Dietterle en Saksujo, Stark en Magdeburgo ktp. Ĉar La Esperantisto en la tri unuaj numeroj sept-dec. 1889 enhavis ankaŭ germanajn tekstojn, oni devas rigardi ĝin unua germana gazeto. Sekvis Der Deutsche Esperantist (aldono al Revuo Internacia eldonita de Čejka en Bohemujo); Munĥena Esperantisto kaj jam en 1904 Esperantistische Mitteilungen, la antaŭiranto de Germana Esperantisto, kiu fariĝis en jan. 1907 la oficiala organo de la en 1906 fondita GES (de 1909: GEA), kaj restis Aro da aliaj Esperantistoj fondis en 1907 kontraŭ-organizon Verband deutscher Esperantisten en Leipzig kun la organo Saksa Esperantisto poste La Esperantisto (kun la aldonoj: Poŝta Esperantisto, Polica Esperantisto kaj la Kolektanta Esperantisto) poste La Esperantano (kun iom ŝanĝita Esperanto). La aranĝo de UK en Germanio kaj la sukceso de ĝi estis la kaŭzo por la apero de novaj gazetoj. La plej valoraj el ili estis: Germana Esperanto-gazeto (jan. 1908-dec. 1910 dusemajne, de jan. 1911-dec. 1912 semajne) kun diversaj aldonoj Bela Mondo, poste Universo, Rund um die Welt. Proksime 40 estas la nombro de laboristaj gazetoj, ĉu socialistaj, komunistaj, klasbatalaj ktp. La unua estas Der Arbeiter Esperantist (aŭg. 1910-julio 1911) poste Antaŭen (junio 1911-julio 1914) dum la Unua mondmilito Zirkular anstataŭ Antaŭen (febr. 1915 ĝis okt. 1918) poste denove Antaŭen (majo-dec. 1919), poste Der Deutsche Arbeiter Esperantist (jan-dec. 1920), poste Der Arbeiter Esperantist (jan. 1921-dec. 1927), poste Arbeiter Esperantist (jan 1928-1933). Plue aperis proksime 40 ligaj kaj grupaj periodaĵoj - preskaŭ senescepte aŭtografitaj kiuj ĉiuj aperis post la Unua mondmilito. Proksime 50 ofte bele presitaj bultenoj aperis de burĝaj ligoj kaj grupoj, sed plej multe antaŭ la Unua mondmilito, el kiu fakto oni jam vidas, ke la burĝa movado endormiĝis (kion oni ja ankaŭ povas konstati en la politiko kaj aliaj kampoj de la homa vivo) kaj la laborista per la politika revolucio, la plibonigo de la ekonomia situacio kaj la klasbatala forto multege plivigliĝis. Laŭ la emo de la germanoj estis eldonataj multaj gazetoj de profesioj, fako ktp. nome de fervojistoj, poŝtistoj, policistoj kaj instruistoj, studantoj, abstinentuloj, junuloj, katolikoj, kristanoj ktp. Rimarkindaj estas ankoraŭ: Esperanto-Propagando (parkurbo Esperanto en Munkeno) la gazetoj por klarigo de la situacio dum la Unua mondmilito (La Eŭropa Milito, Internacia Bulteno nov. 1914 - jan. 1919), German-Pola Esperantisto (por interkonsento inter germanoj kaj poloj), La Akra Okulo (por okulkuracado).

Vd. ankaŭ: Esperanto-gazetoj en Germanujo

Greklando redakti

Antaŭ la unua mondmilito estis Greklingva Esperantano poste Greklingva Esperantisto. Post la milito: Samosa Esperantisto kaj Lingvo Internacia.

Hungarujo redakti

Grava gazeto estis La Verda Standardo. Ĝi evoluis jene: Esperanto (novembro 1904), Hungara Esperanto (jan.-apr. 1905), Esperanto (majo 1905-marto 1907) kaj poste La Verda Standardo. Kiam en 1908, La Verda Standardo ĉesis esti oficiala organo de HES, tiu societo eldonis de majo 1908-junio 1909 aŭt. folieton Sciiganton, kiu en marto 1909 estis anstataŭata per Hungara Esperantisto. Sed kiam Hungara Esperantisto devis pro ekonomiaj kaŭzoj ĉesi en 1911, oni estis devigata denove elekti La Verda Standardo kiel oficiala organo. Ĝi restis tiu ĝis la ĉeso en dec. 1915, sed kun mallonga interrompo, kiu kaŭzis multan ĉagrenon kaj disputojn kaj dum kiu HES eldonis en Eger Magyar Esperantujsag kaj aŭt. Oficialaj Raportoj de HES. Post la Unua mondmilito reaperis kiel oficila organo Hungara Esperantisto de julio 1918-febr. 1926. Provizore aperis en 1926 Hungarlanda Informilo (oficiala organo) kaj fine en jan. 1928 de la societo esta ricevita nova organo Hungara Heroldo. Aperis ankoraŭ ĉ. 10 aliaj gazetoj. La laborista HESL havis de jan.- julio 1923 Antaŭen kaj poste fakon en granda kultura gazeto Munkaskultura, kiu akceptis de apr. 1925 Esperantan subtitolon. Kiam M. pro ekonomiaj kaŭzoj devis en 1928 malaperi, oni reprenis la eldonon de Antaŭen (sed aŭt). Plue du laboristaj grupoj eld. Bultenojn.

Islando redakti

En Islando aperis (sed nur 1 numero) Islanda Esperantisto.

Italujo redakti

La unua Esperanto-organizo en Italujo eldonis jam de 1902 ĝis 1904 L' Esperantista. Ĝin sekvis en 1905 Gefrataro Esperantista, 1905-1906 Cirkulero, 1906-1907 Idealo, organoj de Sicilia Federacio Esperanta kaj 1908-1909 Notizie Esperantiste, eldonita de Junula Amikaro Esperantista de Palermo. En marto 1910 estis fondata Itala Esperantista Federacio (IEF), kiu tuj eldonis propran bultenon: Atti della Federazione Esperantista Italiana, kvankam la Palermaj samideanoj ofertis Itala Esperantisto, kiu komencis aperi en julio/aŭgusto 1910. En 1911 fondiĝis en Ĝenovo konkurenca Itala Esperanto-Asocio (IEA) kaj ĝi akceptis la periodaĵon "Itala Esperantisto" kiel oficialan organon, ĝis fine la italaj Esperantistoj kuniĝis en Itala Esperantista Federacio kun Itala Esperantisto kiel organo. En septembro 1919 ĝis oktobro 1920 Itala Esperantisto ŝanĝis la titolon al Esperanta Itala Revuo, de novembro 1920 ĝis aŭgusto 1921 denove nomata Itala Esperantisto. Ĝi eniris en septembro en L'Esperantista kiu jam aperis de januaro 1913 ĝis aŭgusto 1917 kaj de 1920 kiel organo de la en 1912 fondita Itala Katedro de Esperanto. En januaro 1923-decembro 1927 L'Esperantista estis nomata Itala Esperanto-Revuo, januare 1928-decembro 1929 denove L'Esperantista kaj januare 1930-decembre 1931 Revista Italiana di Esperanto, por adepti denove en januaro 1932 la malnovan titolon L'Esperantista kun tag-gazeta formato (en 1932 en formato 50x35 cm kaj, de 1933 52x37 cm).

Ankaŭ diversaj federacioj kaj grupoj eldonis periodaĵojn (Romo, Fiorentino, Milano, Florenco, Venecio, Torino k. a.). Unikaj estis: La Militista Bibliofilo, aldono al la itala militista gazeto Il Bibliofilo Militare; Corriere Balcanico-Esperantista, organo oficiala de la Accademio Balcanica de Bari; Ladina Patrujo por la konservo de la ladinlandaj lingvoj kaj moroj. Menciinda estas ankoraŭ: L'Araldo Esperantista kaj Katolika Sento.

Kroatujo kaj Serbujo redakti

En Kroatujo aperis antaŭ la Unua mondmilito Kroata Esperantisto, La Zemuna Esperantisto kaj La Zenuma Stelo kaj, en Serbujo, Serba Esperantisto. Post la milito d-ro Maruzzi provis per la Provo, ĉu Jugoslavio estas matura por Esperanto movado; ĉar li sukcesis, li daŭrigis la eldonon sub la nomo Konkordo ĝis 1929. Plue aperis: Komenco, Sudslava Poŝto; Monda Kuriero, Bulteno (de studentaj Esperantistaj organizaĵoj) kaj de julio 1932, La Suda Kruco.

Nederlando redakti

En la ĉefaj gazetoj de Nederlando oni ĉiam retrovas la nomon de Dreves Uitterdijk, la pioniro de Esperanto en tiu lando kaj ĝis antaŭ Unua mondmilito la firma kolono, kvankam ŝajnas, ke li jam de multaj jaroj ne plu konsentas pri la agado de la nunaj gvidantoj (en 1926 li eĉ fondis konkurencan Nederlandan Esperanto-Asocion). La unua gazeto kiun li eldonis, estis La Holanda Pioniro. Sekvas propagandaj gazetoj: Esperant-Bulletin, Weekblad Esperant, Nederland-Esperant, Semereto, Wereldtaal, ĉar oni de komenco tre favoris la propagandon kaj pro tio en Nederlando estas iomete tio, kion oni povas nomi: Esperanto-movado. La neŭtrala Esperanto-Societo "La Estonto estas nia" havis kiel oficialan organon ĝis 1921 La Holanda Pioniro kaj de januaro 1932 ĝis antaŭ la Dua mondmilito, Nederlandan Esperantiston. Intertempe aperis nur kiel "organoj de la nederlanda Esperanto-movado": Holanda Esperantisto, Holanda Esperanto-Pioniro kaj kelkaj grupgazetoj (Utreĥta Esperantisto, Dordreĥta Esperantisto kpt.). Rimarkinda estas la laborista movado kun Frateco, Laborista Esperantisto: Arbeider Esperantist, Intermembra Informilo, Nederlanda Laborista Esperantisto kaj deko da grupgazetoj. Trian komplekson formas la religiaj gazetoj kun Nederlanda Katoliko, kiu aperas de januaro 1910 ĝis antaŭ Dua mondmilito, Mededelingen en 1922 kaj Kristana Gazeto.

Norvegujo redakti

En Norvegujo la unua gazeto portis la nomon Norvega Esperanto-Gazeto (jan-dec. 1909 En jan. 1910-junio 1914 kaj jan. 1922-1924 ĝi estis nomata Norvega Esperantisto kaj fariĝis oficiala organo de la NEL de ia fondo en 1911. En jan 1932 NE reaperis sub la nomo Esperanto-Bladet. Plue aperis: Arbeider Esperantisten de jan. 1924; La Proleto kaj La Nova Stelo.

Pollando redakti

La unua pola gazeto estis la oficiala organo de la Pola Esperanto-Asocio de ĝia fondo (1907) ĝis la Dua mondmilito estis Pola Esperantisto. En julio 1906-dec. 1907 ĝi aperis en Lvovo, de jan. 1908 en Varsovio kaj de jan. 1927 en Krakovo. Diversaj grupaj kaj aliaj bultenoj -plej multe aŭtonomaj - ne atingis signifon (Bydgoszcz, Varsovia kaj Lodza junularo, Krakovo, Piotrków, Pola Esperanto-Servo, Tutmonda Unio de Kolektantoj en Pollando, Radio-Servo, diversaj presservoj ktp.). Rimarkindaj estas ankoraŭ Lunda Kuriero (dum la 8-a UK), La Novaj Vojoj, Juna Samideano kaj de okt. 1933 Esperanto Dla Wszystkich kaj la diversaj periodaĵoj de la Mariavita sekto.

Rumanujo redakti

De komenco en Rumanujo kontraŭbatalis (pli akre ankoraŭ ol en aliaj landoj) du partioj: 1) "Federacio de la Esperantistaj Societoj el Rumanujo" (Fischer) kaj 2) "Rumana Esperantista Societo" d-ro Robin. De la unua eldoniĝis en marto 1908-1910 Rumana Gazeto Esperantista kaj de la dua en aprilo 1908-aŭg. 1910 Rumana Esperantisto en marto 1909 propaganda numero Esperanto kaj de okt. 1909 kune kun la bulgaroj Esperantistoj Danubo. En 1923 oni kunigis la tutan rumanan Esperanto-movadon en la RES, kiu laŭbezone eldonas Informan Bultenon, sed Rumanujo entute ŝajnas esti ankoraŭ paralizita per la antaŭaj kontraŭbataloj. Plue aperis: Esperanto (jan. 1925-sept. 1926), La Homo kaj Esperantistul (aldono al nxm. gazeto Marea Noastră).

Rusujo redakti

Rusujo povis nur malfrue saluti propran Esperantan gazeton. La ĉefa kaŭzo estis la politika situacio, ja ankaŭ La Esperantisto el Nurenbergo malaperis pro la rusa cenzuro. En 1904 d-ro Ostrovski, kiu estis veninta en 1903 el Jalto al Peterburgo, akiris de la registaro la permeson, eldoni gazeton en rusa kaj Esperanta lingvoj. La numero 1-2 aperis en jan. 1905 kaj la numeroj 3-4 kaj 5-6, kiuj estis la lastaj en febr.1905 (ĉiu numero IV+-24 p. 26x19). Jam en apr. 1905 la Societo "Espero" reprenis la eldonon sub la nomo Ruslanda Esperantisto kaj kun la sama formato, nur de jan. 1903 ĝi havis tagĵurnalan formaton 53x35. En marto 1908] ĝi ĉesis, ĉar jam en febr. Bitner el Peterburgo komencis eldoni en Esperanto kaj rusa lingvoj kiel oficiala organo de unu el la grandaj rusaj klerigaj kaj kulturaj asocioj Vjestnik Znania belan kaj riĉenhavan gazeton Espero, kiu estas la plej valora gazeto Esperanta el ĉiuj aperintaj ĝis la fino de Dua mondmilito, aperis entute 9 kajeroj (12 n-roj) kun 500 p. multilustritaj. Sed pro la malmultaj abonantoj oni en dec. 1908 likvidis la Esperantan parton. En marto 1909 A. Postnikov komencis eldoni denove (sed tute sendepende de la unua kaj tute private) Ruslandan Esperantiston (25x17) ĝi ĉesis 1909 pro la en febr. 1909 okazinta apero de La Ondo de Esperanto, kiu fariĝis la centra organo de la rusaj Esperantistoj. Jam en tiu tempo oni povas rimarki la ĵaluzon inter la Peterburgaj kaj Moskvaj Esperantistoj. Sed spite ĉiuj atakoj La Ondo restis la gvidanta organo kaj ĝi plene meritis tion. Flanke de ĝi aperis multaj Esperanto-gazetoj, ĉefe nur kun teritoria signifo. Kiam en apr.-majo 1917 La Ondo de Esperanto ĉesis aperi, la Esperanta vivo preskaŭ tute endormis. Oni rimarkas nur kelkajn lokajn, plej ofte aŭtografitajn gazetojn. En marto 1917 komencis aperi en Peterburgo aŭtografita gazeto Feĉo, ĉu fariĝis la elirpunkto de gravaj cirkonstancoj por la Esperanta movado en Rusio. Ĉi tiu gazeto enhavis de marto 1918 aldonon Monata Poŝto, en kiu la societo "Espero" publikigis siajn informojn sub la titolo Informilo, kaj ĉi tiu estis la antaŭiranto de la Cirkuleraj Informoj, eldonitaj de "Espero" de febr. 1919 (unue aŭt. 2 p. 35x26; poste presite 6-10 p. 27x18 sub la redaktoreco de E. Drezen, kiu estonte gajnis la plej grandan influon je la Esperanto-movado en Rusio, kaj kiu estis la "forta viro" en ĝi. En 1919 li devis ankoraŭ unu-foje iri al eksterlando, sed tio povis nur iomete haltigi lian agadon. La Cirkuleraj Informoj alprenis en junio 1920 la titolon Espero.

Intertempe komencis ankaŭ labori la junuloj. Ilian vojon signas: Juna Civitano, Bulteno de Moskva Ligo de Junaj Esperantistoj kaj La Juna Mondo.

La penoj por krei unuigitan Esperantan movadon en Rusio estis tre komplikaj. Fondiĝis diversaj organizaĵoj (Organiza Komitato de Tutruslanda Esperanto-Federacio (Oktef), poste: Tutruslanda Esperanto-federacio (TEF); Universala Esperanto-Ligo; Tutruslanda Esperantista Komunista Unuiĝo k. a.), sed neniu havis sufiĉan forton por solvi la organizan problemon. Dum tiuj tempoj oni trovas en ĉiuj rusaj gazetoj diskutojn pri la Aldono de Revolucia Espero kiel unuiga organo de la rusa movado, kaj la Espero en Peterburgo, kiel jam ofte, oferis sian helpon, promesante eldoni ĝin je propra risko. Sed ankaŭ en tiu grava momento la ĵaluzo inter Moskvo kaj Peterburgo estis tro granda kaj la projekto ne realiĝis. Je tiu momento - meze 1920 -E. Drezen revenis el eksterlando. Kune kun V. N. Devjatnin li kunvokis en junio 1921 al Peterburgo Konferencon de la Sovetaj Esperantistoj, kie oni kunigis ĉiujn Esperantajn fortojn en la "Sovetlanda Esperantista Unuiĝo". La prezidantecon de la "Centra Komitato" (CK SEU) oni donis al E. Drezen. De tiu tempo komenciĝis energia kaj ankaŭ efika laboro, eĉ per rimedoj ne ĉiam tute konvenaj. Ke ĉe multaj personoj ekzistis la bezono je laboro kaj ke mankis nur la instigo, montras la granda amaso de Esperantaj gazetoj, - pli ol 100 - kiuj komencis aperi dum ĉi tiu tempo - plej ofte tamen nur tre modeste aŭtografitaj kaj nur dum tre mallonga tempo -ŝajnas ili kelkfoje nur eldonitaj, por esti sendataj kiel raraĵo al eksterlando por eluzi dum la inflacia tempo la pli valorajn devizojn.

Ne nur propagandaj gazetoj aperis, sed ankaŭ mondopiniaj, beletristikaj ktp. La unuan de tiaj eldonis S. Szabuniewicz en Moskvo, la ĉefdelegito de UEA por Rusio. Ĝi estis nomata Teristo kaj aperis en rusa kaj Esperanta eldono. Sekvis La Nova Epoko, kiu en okt. 1924 estis kunigata kun Sennacieca Revuo, por reaperi memstare sub sia unua titolo: La Nova Epoko en okt. 1929-julio-aŭg. 1931 kaj de apr. 1932 ĝis komenco 1933, kiam ĝi denove akceptis la titolon Sennacieca Revuo, Nova Serio. Tiuj gazetoj ĉiuj estis eldonitaj de SAT. Sed ĉar intertempe la rusoj sub la gvidado de Drezen malinterkonsentis kun SAT, ankaŭ ili volis havi similan gazeton kaj fondis kun simila nomo La Nova Etapo.

Kompreneble oni en Rusujo provis kontraŭbatali la religiojn ankaŭ per Esperanto. Unue oni havis ateistan angulon en Bulteno. Sed en 1929 la Militantaj Ateistoj jam eldonis aŭt. Informa Letero kaj en jan. dec. 1931 Esperantan aldonon al rusa gazeto Militanta Ateisto, kiu en jan. 1932 akceptis la titolon Antireligiulon.

La plej multaj gazetoj havis mallongan vivon kaj ofte estis interrompataj. Gazeto, kiu kiel ruĝa fadeno trairas la rusan Esperanto-movadon, estis oficiala organo de CK SEU, sed eĉ ĝi multe ŝanĝiĝis. Kiam Drezen prenis sur sin la prezidantecon, li en majo 1922 komencis eldoni por la organizo kaj kiel ligilon por la aliĝintaj grupoj, izoliluloj, Bulteno de la CK de SEU, plejparte skribita en rusa lingvo. En julio kaj aŭg. 1924 ĝi aperis grandformate Elirante el la organiza stato al tiu de propagando, ĝi alprenis en dec. 1924-aug.-sept. 1925 la titolon Soveta Esperantisto kaj en okt. 1925-sept. 1926 tiun de Internacia Lingvo. En oktobro 1926 oni dupartigis ĝin nome: 1) Bulteno de Sovetlanda Esperantista Unio (poste Bulteno de Sovetrespublikara Esperantista Unio, poste Bulteno de Centra Komitato de SEU). En sept. 1933 ĝi estis kunfandata kun Internaciisto sub la nova titolo Sur Posteno. - 2) Informilo de CK SEU, kiu en jan. 1929 denove ricevis la titolon Internacia Lingvo.

Dum la lastaj jaroj la granda ondo de Esperantaj gazetoj ebeniĝis kaj ni preskaŭ nur trovas ankoraŭ la gazetojn eldonitajn de la SEU.

Svisujo redakti

Neniu gazeto travivis tiel ŝanĝantan vojon kiel la organo de Svisa Esperanto-Societo, SES, Svisa Espero. En aprilo 1910 d-ro Uhlmann provis eldoni semajnan dulingvan (germana-Esperantan) aldonon Vesperan Horon al germana gazeto Schweizer Heim, sed post la 26-a numero li ĉesigis la eldonon. Proprajn aŭtografitajn bultenojn eldonis la grupoj en Zuriko, Ĝenevo, St. Gallen kaj Berno. Estis eldonata de la fervojistoj La Svisa Fervojisto (poste Cirkulero). Mallongan vivon havis Svisa Revuo Komunista.

Svedujo redakti

En Svedujo komenciĝis la disvastigo de Esperanto en la plej fruaj tempoj, kaj jam en 1895 oni eldonis Lingvo Internacia. De jan. 1906 ĝis ĝia Ido-iĝo en okt. 1908, Esperantisten estis la oficiala organo de la landa ligo. Dum 1909-10, Dana Esperantisto publikigis la sciigojn de la svedaj Esperantistoj, ĝis ili en Marto 1910 ricevis novan organo Sveda Esperantisto. De febr. 1913 anstataŭis ĝin La Espero, kiu aperis post sub la titolo Svenska Esperanto-Tidningen La Espero. Plue aperis Esperanto-Folket (jan. 1911-1913. Fyrvapptingen (ekde jan. 19l3 ĝis la Dua mondmilito), Svensk Arbetar Esperantisten, Sommar, Medlems Blad (poste Esperanto (la organo de la Malmoa laboristaro) kaj kelkaj klubaj kaj laboristaj gazetoj.

Nordameriko redakti

Kanado redakti

La unuaj gazetoj estis L' E-iste Canadien kaj La Lumo. Provo enkonduki Esperanton inter la eskimoj per Eskima Esperantisto tute malsukcesis. La Ligilo inter Kanadaj Esperantistoj kaj aldono al la kanada gazeto The Northern Tribune: Canadien Esperantiste ne povis re-vivigi la antaŭe tiel viglan movadon.

Puerto-Riko redakti

La Gazeto, marto 1906.

Usono redakti

La unua gazeto estis Amerika Esperantisto (okt.-dec. 1906 L'Amerika Esperantisto). La en 1905 fondita AEA ne elektis ĝin kiel oficiala organo, sed kreis novan The American Esperanto Journal. Nur post la unua kongreso en Chautauqua 1908 fine Amerika Esperantisto fariĝis la oficiala organo de la asocio. La krizon, kiun travivis en 1933 Usono, ankaŭ travivis la asocio kaj ankaŭ Amerika Esperantisto: la unuan fojon dum - sia 27 jara ekzistado ĝi aperas ek de nov. 1933 aŭtografite. Entute aperis - laŭ la praktika emo de la loĝantoj-- nur malgranda aro (ĉ. 25) da gazetoj, plej multe instruaj aŭ de bonfaraj societoj.

Meksiko kaj Centra Ameriko redakti

Meksiko redakti

En 1904-10 aperis bonaj kaj ampleksaj gazetoj: La Meksika Lumturo, Verda Stelo, Esperanta Gazeto, Meksika Revuo, Esperanta Meksiko kaj Meksika Stelo kaj per ili la fervoro ŝajnis eluzita. Post la Unua mondmilito, M. C. Rodriguez provis ankoraŭ unufoje per Arguso ekflamigi la movadon, sed vane.

Kostariko redakti

Esperanto-Skatabaro, jan. 1906.

Respubliko Dominikana redakti

Zamenhofa Revuo, marto 1911.

Kubo redakti

Cuba Esperantista aŭg. 1910, Latinamerika Esperantisto, Kuba Interŝanĝo (bela kaj valora).

Gvatemalo redakti

En 1905 kaj 1906 aperis la Verda Radio kaj Centramerika Esperantisto, sed sen iu sukceso, UEA eĉ ne havis delegiton en tiu lando.

Jamajko redakti

The Jamaican Esperantist, jan 1907.

Sudameriko redakti

Argentino redakti

Inter la sudamerikanaj ŝtatoj, Argentino kaj Brazilo estas la solaj, kiuj konservis ĝis dua mondmilito malgrandan sed konstantan Esperantan vivon. Krom la oficiala organo de la landa Asocio: Argentina Esperantisto, kiu aperas de jan. 1917, ekzistis 8 aliaj gazetoj.

Brazilo redakti

Brazilo havas la feliĉon, kiun ĝi kune nur posedas kun Svedujo (Paul Nylén), ke de la komenco ĝis la dua mondmilito la animo de la movado - d-ro Everardo Backheuser - restis la sama, kaj kun li ankaŭ la oficiala organo Brazila Esperantisto (ekzistanta ĝis 2008 en la 21-a jarcento!) (dum la unua jaro nomita: Brazila Revuo Esperantista). Do, la tri aliaj gazetoj ne povis atingi iun influon.

Ĉilio redakti

Kvankam en Ĉilio aperis EL Esperanto kiel la unua Esperanto-gazeto en tuta Ameriko, kaj kvankam antaŭ la unua mondmilito la Esperanta vivo estis tre vigla, inter la Mondmilitoj la movado malvigliĝis. Aperis ankoraŭ aliaj tri gazetoj.

Kolombio redakti

Kolombia Stelo (sept. 1909-12 kaj 1 n-ro en marto 1931). Aperis ankoraŭ tri aliaj.

Paragvajo redakti

Moderna Ideomo (tiel!).

Peruo redakti

La dua gazeto en Ameriko estis Antaŭen Esperantistoj, ĝi aperis tute regule monate dum ok plenaj jaroj, kion neniu gazeto antaŭ ĝi kaj nur malmultaj post ĝi atingis en frua periodo de la movado.

Urugvajo redakti

Urugvaja Samideano kaj Sudameriko.

Venezuelo redakti

Anda Lumo kaj Verda Stelo.

Afriko redakti

Alĝerio redakti

Pro la vigla interrilato kun Eŭropo kaj precipe Francujo Esperanto en Afriko unue eniris Algerion, kie jam en febr. 1905 aperis la unua numero de duonmonata gazeto La Alĝeria Stelo kaj ni tuj komprenas tion, se ni serĉas la iniciatinton: A. Capé. Plue ape-ris: Afrika Esperantisto (aŭtografita) kaj Alĝeria Informilo.

Maroko redakti

Maroka Stelo.

Tunizio redakti

Tunizia Espero.

Egipto redakti

Egipta Esperantisto

Sud-Afriko redakti

The South African Esperantist, julio 1911.

Aŭstralio kaj Novzelando redakti

La gazetoj aperintaj antaŭ la unua Mondmilita, nome La Aŭstralia Verda Stelo, The Aŭstralian Esperantist (poste fako en Benalla Independent) kaj The New Zealand Esperantist havis nur mallongan vivon. De julio 1920 aperas regule monate La Suda Kruco, oficiala organo de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA).

En la antaŭa parto estas pritraktitaj la landaj propagandaj, grupaj, federaciaj ktp. gazetoj, preskaŭ senescepte skribitaj en naciaj kaj Esperanta lingvoj. Nun sekvas la fakaj gazetoj, plejmulte skribitaj en Esperanto.

Laŭ fako redakti

Lingvoscienco redakti

Kiel unuan tian gazeton ni povas jam rigardi La Esperantiston, kiu enhavis multajn lingvajn klarigojn de Zamenhof, de Wahl k. a. Simile estas Lingvo Internacia, [[Linguist]] kaj plue Esperanta Evoluo de H. Sentis en Grenoblo, Lingvo Cosmopolita de René de Saussure kaj Mond-Lingvo de J. Wersbart en Nurenbergo. La gazeto, kiu havis antaŭ la milito en lingva kaj organiza senco la plej grandan signifon, estis Oficiala Gazeto Esperantista, eldonita de la Esperantista Centra Oficejo. La Akademio de Esperanto kreis en junio 1929 laŭbezone aperantan Oficalan Bultenon, por iom anstataŭi la Oficialan Gazeton Esperantistan.

Scienco Ĝenerale redakti

Jam antaŭ la Unua mondmilito okazis sciencaj kongresoj, je kiuj estis permesataj kvin diversaj lingvoj, ili estis babelaj kaosoj. Pro tio oni ne povas miri, ke ĝuste en sciencaj gazetoj jam frue aperis artikoloj favorantaj la akcepton de Esperanto. Jam en 1904 P. Fruictier en Parizo riskis eldoni la unuan sciencan gazeton skribitan en Esperanto: Internacia Scienca Revuo: Regule aperis ĉiumonate kajero de IV+32 p. 27x17. Kiam en 1906 estas fondita en Ĝenevo la Internacia Scienca Oficejo Esperantista kiel antaŭiranton de ISAE, prenis sur sin la redaktadon René de Saussure, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido, pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto kaj eĉ kiam d-ro Thalwitzer en Kützschenbroda prenis sur sin la redaktadon en jan. 1911, la gazeto jam estis kondamnita al morto kaj malaperis en la sama jaro. Saussure provis daŭrigi la gazeton sub la titolo La Teknika Revuo de jan. 1918-junio 1919. En junio 1922 d-ro Döhler en Riesa forsendis Informilon pri la stato de ISAE kaj ĝia Revuon kaj sekvigis en julio-sept. novan serion de Internacian Sciencan Revuon, kiel organon de ISAE, sed pro financaj kaŭzoj en junio 1923 oni devis ĉesigi la eldonon. Por havi organon Rollet de l'Isle redaktis dum 1925 dumonatan aldonon al Esperanto (UEA): Sciencan Bultenon kaj de jan. 1926 de li estas eldonita trimonate Bulteno de ISAE IV+12-16 p., 24x16 - Ankaŭ por restarigi Internacian Sciencan Revuon, de Ch. Verax stariĝis en jan. 1912 Scienca Gazeto, kiu aperis tute regule ĝis jul. 1914 (VIII+16-18, 25-18; ĝi estis of. org. de ISAE. - Jam en oktobro 1906 Verax fondis alian sciencan gazeton: Foton Revuon Internacian. Ĝi enhavis bonajn artikolojn el ĉiuj partoj de la fotoarto, sed malaperis jam en junio 1907 (entute 132 p. 25x17) - K. Froding en Madison komencis en jan.-febr. 1932 eldoni Sciencan Gazeton Esperantan (de majo--julio 1932: Scienca Gazeto)

Metereologio redakti

Por eluzi la observojn de la diversaj meteorologiaj stacioj la uzo de mondlingvo povas esti grandvalora kaj jam antaŭ la Unua mondmilito oni dufoje provis Esperanton por tiu celo. En apr. 1909-nov. 1910 aperis en Durango (Meksiko) Monata Ĵurnalo de la Meteorologio (post julio 1909, Monata Gazeto de la Metereologio). Observejo de l' Instituto Juarez kun multaj metereologiaj tabeloj (ĝis junio 1909: 8 p. 32x21 poste: IV+16, 21x17). En jan.-dec. 1911 R. Duyos eldonis en Valencio eĉ semajnan metereologian gazeton La Korespondanton (entute 44 kajeroj po 12 p. 22x16.) - -La vigla estro de la Aerologia Observatorio en Tateno (Japanio) d-ro W. Oishi eldonis jam de jan. 1927 tute regule trifoje monate Bultenon), enhavante tabelojn kaj diagramojn; ĉiu numero enhavas 4-6 p. 27x20. Por pli detaligi la datojn, aperas ĉiujare ampleksa Raporto parte ilustrita kun 136-332 p. 30x23. Krom tiuj la observejo eldonas dufoje ĉiujare: Observadoj meteorologiaj kaj aerologiaj faritaj en la Aerologia Observatorio de Tateno IV+54 p. 26x19. Tiu agado de d-ro Oishi estas vere progresema, sed tro mal-multe atentata.

Radio redakti

La penoj enkonduki Esperanton en Radio estis vere grandegaj, sed la sukceso ne estis daŭra. La Internacia Radio-Asocio eldonis en marto 1924 (tuj post ĝia fondo) malgrandan Bultenon, unue aŭtografite poste presite kaj jan. 1926-jan.-febr. 1927 sub la redaktado de d-ro P. Corret, Internacian Radion Revuon, vere bonan fakan gazeton kun multaj ilustraĵoj. Estas rimarkinde, ke tiu gazeto aperis ankaŭ en Braille-skribo por blinduloj. En apr. 1924 aperis en Lugamo grandformata Internacia Radio-Revuo, Radio-Servo kun eldonoj en angla, franca kaj germana lingvoj. Aperis nur 2 n-roj po 8 p. 47x32. Periodaĵo, kiu ĝis nun ricevis la plej favoran influon kaj ankaŭ estas atendata de la ne-Esperantista gazetaro, estas la Esperanto-Radio-Programo de la Internacia Radio-Servo el-donita de J. Jungfer en Lübben; de apr. 1928 ĝi aperas seninterrompe, unue monate, poste ĉiusemajne. Krom la Programo eldoniĝis ankoraŭ Cirkulero kaj Oficiala Informilo. La "Radio-Club Espérantiste de France" eldonas de 1930, redaktita de la fervora kaj lerta H. Favrel en Parizo, Radio-Esperanto en franca kaj Esperanta lingvo (16-28 p. 24x16). La sama klubo eldonas de dec. 1932 aŭtografitan SOS-n, redaktata de E. Houzé en Dunkerko. Similan monatan bultenon eldonas de majo 1931 radio-amikoj ĉe la Brita Esperanto-Asocio nomita Tra La Poŝto, kaj de nov. 1931 W. Krzysztofowicz en Bydgoszcz sub la nomo Internacia Radio-Servo por Polujo neregule, aŭtografe.

Grafologio redakti

Kiel sciencajn gazetojn ni devas ankoraŭ mencii: Grafologia Revuo, Barcelono; La Internacia Societo de Skrib- kaj Libro-Scienco]], Dresdeno, nur unu prov-kajero en 1929; de dec. 1928, Amikeco de la Rotaris Esperanto-Amikaro.

Sociaj Sciencoj redakti

Politika Sociala Revuo, Parizo; estis intencate eldoni ĝin kvaronjare, sed ĝis febr. 1934 aperis nur la provnumero (julio 1932) kaj la unua n-ro (marto 1933) kun IV+80 p. 25x17 kun bonegaj artikoloj pri ĉiaj problemoj de la socia vivo.

Medicino redakti

Plua fako de la scienco estas la Medicino : La internacia interŝanĝo de la spertoj kaj diversaj metodoj estas precipe grava por la kuracistoj. Jam en jan. 1906 Verax kaj d-ro Vallienne provis eldoni en Parizo Internacia Revuo Medicina en Esperanto, germ., angla, hisp., franca, itala kaj aliaj lingvoj, sed pro manko de abonantoj, la gazeto devis ĉesi kun la 4-a n-ro en apr. 1906. En marto 1908 la serioza kaj prudenta d-ro Mikolajski en Lvovo komencis aldoni al la pola medicina gazeto Gloslekarzy Esperantan folion Voĉon de Kuracistoj. Ĉar li ricevis sufiĉan nombron da abonantoj, en marto 1908 li memstarigis ĝin kaj nomis ĝin de jan. 1909 Voĉon de Kuracistoj. Post la fondo de TEKA dum la UK 1908 la Voĉo fariĝis ĝia organo. Sed jam antaŭ la unua kongreso de TEKA en Aŭgsburgo 1910, komenciĝis malagrablaj disputoj inter tiu serioza, honesta kaj trankvila d-ro M. kaj TEKA (plej multe instigata de spontanea, sed malserioza kuracisto d-ro Thalwitzer). Kaj dum la kongreso oni decidis, ke Voĉo ne plu estu oficiala organo. De jan. 1911 Thalwitzer eldonis novan oficialan organon Internacian Medicinon. Multaj kuracistoj nun forlasis la Voĉon kaj je la fino de 1911 d-ro M. estis preskaŭ sola kaj devis ĉesigi la eldonon. Sed Thalwitzer estis granda seniluziigo por TEKA! Estante ne tiel persistema kiel d-ro M. li liberkore forlasis la eldonon de Internacia Medicino jam post la dua n-ro, kiam li vidis, ke oni per ĝi ne povas gajni trezorojn. (Oni trovis similan okazon jam kelkfoje en Esperantujo, ke sperta, serioza kaj trankvila laboranto estis subpremata de fanfaronulo kaj fine ambaŭ pereis.) Ĉar la manko de propra organo estis malagrabla, TEKA eldonis en Parizo de aŭg. 1911 ĝis komenco de la Unua mondmilito Oficialan Bultenon de TEKA sub la redaktado de d-ro H. Dor. Tamen TEKA ne estis vivkapabla sen scienca periodaĵo; pro tio oni decidis dum la UK 1912 eldoni krom la bulteno sciencan organon Kuraciston kaj komisiis la kolegojn en Varsovio (d-ro Chybezinski kaj d-ro Robin) pri la redaktado. Ĝi regule aperis de okt. 1912 ĝis junio 1914. Post la milito nur en sept. 1923 d-ro Mezei en Budapeŝto riskis denove akcepti la eldonon de Internacia Medicina Revuo, kiu tuj fariĝis oficiala organo de TEKA. Ĉar pro financaj kaŭzoj li ne povis daŭrigi la eldonon, d-ro Briquet en Lillo (helpata de prof. Vanverts prenis sur sin tiun taskon de jan. 1926. En jan. 1929 la gazeto transloĝis al Bruselo sub la redaktadon de d-ro Kempeners kaj poste de prof. Vanverts. - Krom tiuj int. medicinaj gazetoj aperis naciaj en diversaj landoj. En Rusujo unue kuniĝis kvanto de kolegoj por fondi la "Tutruslandan Esperantan Kuracistan Societon", kiu de junio 1911 ĝis komenco de la Unua mondmilito eldonis propran Bultenon. En julio 1924 G. Georgiev en Bulgario eldonis Medicinan Heroldon. Kiel sur ĉiuj sciencaj kampoj post la milito la japanoj estis ankaŭ tre viglaj sur la medicina. Precipe Esperantaj grupoj en universitatoj eldonis aŭtografitan gazeton, kiel ekz. Medicinon (Osako), Psikiatrion; Psikologion kaj Neŭralogion (Tokio); Psikion (Tokio); Nian Bultenon (Nogaya); Bultenon de M. E. S. (Sendaj). Tute speciala kaj vere rimarkinda estas: Bulteno de la Jurmedicina Instituto de la Medicina Fakultato de Nagasaki, presita en japana kaj Esperanta lingvoj 26x19; aperis en 1929 du kajeroj kun 203 p., 1930 kvar kajeroj kun 573 p., 1931 tri kajeroj kun 470 p., 1932 tri kajeroj kun 440 p. -Pri la farmacio aperis ankoraŭ Voĉo de Farmaciistoj sept. 1910-11 kaj Farmacio & Ĥemio (Tojamo) 1924-25.

Pedagogio redakti

Gajni la instruistojn por iu movado estas tre grava pro la influo, kiun oni gajnas per ili je la infanoj. La unua gazeto estis la hispana La Educacion La Edukado en Almería, kiu aperis en hispana kaj Esperanta lingvoj. La eldonon depure pedagogia gazeto oni jam priparolis dum la UK 1907, sed nur en nov. 1908 du entuziasmaj Esperantistoj en Bystřice-Hostýn, la instruistoj Čejka kaj Krumpholc, eldonis la unuan n-ron de Internacia Pedagogia Revuo. Pro financaj kaŭzoj ĝi devis ĉesi en la fino de 1910. En 1912 Jan JACOBS en Antverpeno reprenis la eldonon, plenumis ĝin ĝis julio 1914 kaj reeldonis ĝin post la milito de aŭg.-sept. 1921-junio-julio 1922. IPR estis organo de la Internacia Asocio de Instruistoj, kunigo de burĝmoderaj instruistoj. Post la Unua mondmilito eniris ankaŭ en la vicojn de la instruistaro la ideoj de proletaro kaj de klasbatalo kaj multaj eksiĝis el IAI por fondi TAGE. Tiujn ideojn esprimis la gazeto Novaj Tempoj. En jan. 1927 ĝi akceptis la titolon Internacian Pedagogian Revuon. De tiu tempo la gazeto estas plie faka gazeto kaj forlasas la akran klasbatalan programon. Por disvastigi la klasbatalajn ideojn tra la tuta tero, Boubon en Orleanso eldonas de febr. 1925 Tutmondan E-istan Pedagogian Servon. Rusa pedagogia gazeto en Ĥarkovo eldonas de jan. 1926 resumfolion La Vojon de Klerigo, kiu havis dum kelka tempo ankaŭ francan kaj germ. aldonojn tradukitajn laŭ la Esperanta teksto. La n-ro de jan. 1931 nomiĝis Komunisma Klerigo. Por informi pri la sovetaj ideoj kaj disvastigi ilin, estis eldonita en Moskvo de majo 1929-majo 1930 Soveta Pedagogia Revuo, kiu poste fariĝis Soveta Pedagogia Biblioteko. - Krom tiuj gravaj gazetoj ekzistas ankoraŭ sciigoj de ligoj, kiel ekz. Vereinsmitteilungen, Esperanto-Vereinigung deutscher Lehrer; Esperanto-Vereinigung Sachsischer Lehrer; Bulteno de SIEF (Sveda Instruista Esperanto-Federacio).

Literaturo kaj arto redakti

Granda estas la aro de tiuj ĉi gazetoj kaj multaj valoraj estas inter ili, sed la vivdaŭro ĝenerale estis nur mallonga. La sola el la antaŭ Unua milita tempo, kiu reaperis post la milito, estas Marto; ĝi (unue kiel La Marto) aperis de nov. 1910 ĝis komenco de la milito, reaperis 1922 kaj ĉesis dec. 1933 post finiĝo de la 17-a jaro. La Revuo daŭ-ris dum 8 plenaj jaroj. Literaturo (Londono) aperis dum 7 jaroj, La Vagabondo dum preskaŭ 7, Literatura Mondo dum 6 (la plej grava lit. revuo post la Unua mondmilito), Eĥo Esperantista dum 6, La Nova Epoko, kiu havas jam 3 epokon, dum entute 5, Tra La Mondo dum 3, Samideano ĉiumonata (bele ilustrita per mankolo-rigitaj japanaj bildoj) 2 jarojn. Ĉiuj aliaj aperis nur pli mallonge, nome: Hispana Revuo, La Bela Mondo, La Duonmonata, Universo, Literaturo (Malmo), Esperantista Voĉo (Jaslo) Samideano, Tutmondo Esperantista (Stutgarto, 3 n-roj), Bibliografia Gazeto (kiel daŭrigo aperas Lingvo Libro, organo de AELA), kaj Esperanta Mondo (Hannover), kiu volis fariĝi la daŭrigo de La Revuo, sed jam ĉesis post la unua n-ro. La saman sorton havis Esperanto-Roman-Gazeto, kiun F. Ellersiek provis eldoni en julio 1933. La rusoj revivigis en apr. 1932 la malnovan La Novan Epokon per La Nova Etapo. Menciinda estas ankoraŭ Nia Informilo de Isosek kun bonaj verkaĵoj kaj tradukoj de la lernantoj mem. Diversaj alispecaj gazetoj havis lit. aldonojn kiel ekz. Lingvo Internacia, Časopis Českých Esperantistů, Germana Esperantisto, HDE, k. a.

Komerco redakti

Jam en febr. 1907 aperis en Frankfurto ĉe Majno Eksport-ĵurnalo 16 p. 31x23 kun multaj anoncoj (grandaj kliŝaĵoj), sed restis la sola kajero. En jan. 1909 E. M. Pope eldonis en Ĉikago Export Esperantist en angla kaj Esperanta lingvoj, sed kvankam li jam en julio de la sama jaro devis ĉesigi la eldonon, li denove eldonis ĝin en 1922-24. Tre bona Internacia Komerca Revuo aperis en sept. 1919-aŭg. 1922 eldonita de d-ro H. Unger en Zuriko kun bonegaj ekonomiaj artikoloj kaj precipe propagandante la diversajn foirojn. Serioza kaj iom laborante kun gajno estas la Komercista Esperanto-Unio en Dresdeno, kiu eldonis de febr. 1927 KEU-Informilon, kiu poste nomiĝis La Komerco. Aperis ankoraŭ 5 aliaj gazetoj.

Profesioj redakti

Pro la ĉiam pli kaj pli internaciiĝinta krimularo la polico devus havi la plej grandan intereson je interpopola komprenigilo. Tion frue ekkonis A. Marich en Budapeŝto, kiu eldonis jam en sept. 1908 Polican Revuon. La Esperantisto en Leipzigo havis en 1911 aldonon Polican Esperantiston. Post la Unua mondmilito de Marich estis fondita Tutmonda Polica Ligo kaj de apr. 1922 ĝis majo 1928 eldonis gazeton La Policiston. Sed li ne sukcesis kunigi la tutan internacia movadon pro sia aŭtokrata kaj diktatora maniero, bankrotis ĉio de li fondita kaj en 1930 fondiĝis Internacia Polica Ligo, kiu uzis kiel organon Esperanto (UEA), kaj de jun. 1933, Internacia Polica Bulteno (kun la sama titolo aperis gazeto ankaŭ de apr. 1911 ĝis jul. 1924).

La oficistoj de la poŝto ne agis malpli vigle. Dresdena Esperanto-poŝtunuiĝo eldonis de majo-dec. 1910 aŭtografitan Poŝtan Esperantiston, kiu en jan. sept. 1911 fariĝis parto en La Esperantisto (Leipzigo) kaj de okt. 1911 ĝis komenco de la Unua mondmilito memstara kaj organo de la ILDEPO, kiu post la milito nomiĝis ILEPTO. En okt. 1922 eliris La Interligilo de l' PTT, kiu ricevis la gvidadon de la poŝta movado, je kio ankaŭ Marich ne povis ion ŝanĝi per sia Ligo de Ordo, en kiu li volis kunigi ĉiujn "ordajn" oficistojn (polico, poŝto, fervojo, ĵurnalistoj ktp.) kaj ties organo estis la jam citita La Policisto, kiu ricevis por tiu celo multajn specialajn aldonojn.

Tria profesio estas tiu de la fervojo, kiu pli konforme laboris kaj havis la asocion IAEF kun la organo Fervoja E-isto kun kiu unuiĝis en jan. 1913 la Germana Fervoja E-isto. Post la milito la asocio restariĝis kaj la ĵus menciita Ligo de Ordo ne povis in-flui ĝin. Ĝia nova organo estis Fervoja E-isto poste La Fervojisto, krom kiu aperis ankoraŭ represoj el E (UEA), Oficiala Informilo. Specialaj landaj bul-tenoj eliris en Germanujo, Hispanujo, du en Japanujo, Svisujo ktp.

Kiel profesiaj gazetoj aperis plue: La Barbiro, La Publikoficisto, La Ĵur-nalisto, La Bankoficisto ktp.

Studentoj redakti

Kvankam en kelkaj landoj, kiel ekz. Germanio, Hungario (La Pioniro) kaj Bohemujo (Studento) la Esperanta studenta movado bone ekfloris en diversaj jaroj, la internacia movado ne progresis. La en 1909 fondita "Ĉiostudenta Asocio" eldonis de 1910-12 Gestudentaj Interesoj. Krom ĝi ekzistis "Universala Studenta Unio" kun organo La Tribuno (Utiel, Hispanio). Provoj revivigi la movadon inter la Mondmilitoj ne sukcesis.

Blinduloj redakti

Estas konate, ke la geblinduloj legas per la Brajla-punktskribo, kies produktado estas treege multekosta. Do estas nature, ke precipe en la lingvoj kun malmulte da uzantoj, ne ekzistas multaj libroj en Brajlo kaj oni komprenos facile, ke per la interligo de Esperanto tiu malfacilaĵo malaperos. Tion komprenis jam tre frue prof. Cart, kiu jam de majo 1904 fondis Esperanta Ligilo en Brajlo, aperanta monate (nur interrompita dum la Unua mondmilito) kaj de jan. 1913 eldonita de Harald Thilander en Svedio. Nur por Svedujo Thilander eldonis Esperanto Folket poste Nordisk-Esperanto Tidning. En Germanio aperis 1913 Lingvo Internacia (en blindulejo en Paderborn) kaj de sept. 1922 aperas en Kolonjo Blinda Esperantisto. En Prago eliras de jan. 1920 kiel aldono al bohema gazeto Zora kaj de jan. 1922 memstara Aŭroro. En 1926 aperis Internacia Radio Revuo ankaŭ en Brajlo kun desegnaĵoj. En 1925 oni fondis apartan gazeton, neregule aperantan, por informi, klarigi kaj interesigi la vidantojn pri la blindula afero: Ligilo por Vidantoj.

Junuloj redakti

La unua gazeto estis Juna Esperantisto. Sekvas por la Franca Federacio de Junaj Esperanistoj Juneco (Parizo), por la Tutmonda Junula Asocio Junula Parolo (Magdeburgo) kaj, en Nederlando, La Estonto. En 1920 estis fondata la unua vivpova junula unuiĝo Universala Esperanta Asocio Junulara, poste nomata Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio, kiu eldonis Esperantistan Junularon. Post ĝia malapero oni provis per Juna Samideano, poste Juna Esperantisto (ambaŭ en Krakovo) krei novan organon de la asocio, sed sen sukceso. Menciindaj estas ankoraŭ Esperantista Junularo (Vieno, Kornfeld), Juneco (Oppeln) kaj bela, bone ilustrita gazeto por infanoj La Etulo.

Specialan klason formas la skoltoj. Tuj post la fondo en 1918 la Skolta Esperantista Ligo havis parton La Selo en la angla gazeto Brown & White, eldonis en 1921-22 propran bultenon Skolta Esperantista Ligo kaj akceptis en julio 1926 la gazeton Skolta Heroldo de pastro Ramboux en Parizo, kiun ili anstataŭis en sept. 1931 per Skolta Bulteno (Londono). La hungaroj eldonis por la ĵamboreo aŭtografitan Cirkuleron kaj Tendaran Heroldon.

Por la "Tago de Bonvolo" (18-a de majo) oni eldonis en 1933 krom la naciaj unufoje ankaŭ Esperantan eldonon de La Junularo kaj la Mondpaco.

Laboristaj kaj klasbatalaj redakti

En 1906 fondiĝis Tutmonda Labora Societo, kun organo Laboro. Preskaŭ samtempe eliris Rondiranta Folio por la kreado de Tutmonda Socia Revuo, kiu en jan. 1907 fariĝis Internacia Socia Revuo. UEA fondis en 1911 specialan laboristan fakon kaj donis al Especialan aldonon Laborista Bulteno. Tuj post la Unua mondmilito la franca gazeto Le Travailleur Espérantiste havis rubrikon kaj poste aldonon en Esperanto: Esperantista Laboristo; en febr. 1920 ĝi fariĝis memstara, por akcepti en okt. 1921 la titolon Sennacieca Revuo, aperante monate kun la formato 30x22. De okt. 1923 ĝi havis sub la sama titolo literatur-sciencan aldonon kun la formato 23x14, kiu estis la daŭrigo de La Nova Epoko (Moskvo). En okt. 1924 ĝi tituliĝis Sennaciulo kun formato 32x23 kaj oni daŭrigis la aldonon memstare sub la titolo Sennacieca Revuo kaj kun la malgranda formato de 23x14 enhavo: Literaturo-Scienco-Pedagogio) ĝis sept. 1928, por reakcepti de okt. 1928-febr. 1933 la titolon La Novan Epokon kaj de marto 1933 denove la titolon Sennaciecan Revuon (31x23). Sennaciulo aperis ĉiusemajne ĝis jan. 1932, dusemajne ĝis jan. 1933 kaj de febr. 1933 monate; ĝi havas monatan aldonon La Lernanto. Spite la devizo "Proletarioj tutmondaj unuigu vin", regis granda disigo kaj bedaŭrinda kontraŭbatalo. Ni vidas tion jam el la gazetoj: antaŭ la Unua mondmilito Internacia Socia Revuo kunigis ankoraŭ ĉiujn laboristojn (krom kelkaj malgrandaj grupoj kiel ekz. la anarkistoj ktp.), sed post la milito ĉio ŝanĝiĝis. Krom la cititaj SAT-gazetoj ni trovas nun: Service de la Presse (eldonita en nov. 1924-33 tute en Esperanto aŭtgrafite de la Internacia Asocio de la Laboristoj) kaj Libera Laboristo (de la Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj en aŭg. 1925-aŭg. 1931). La ĵus citita asocio kaj ligo kuniĝis en 1932 kun la anarkistoj en la Internacia Laborista Asocio kaj de ĝi estis eldonita Esperanta Revuo. Plue citindaj: Informservo (de Anarkista Junulara Internacio), Internaciisto (de SAT-opozicio poste Internacio de Proleta Esperantistaro, inspirita de la rusoj) aperanta en Berlino kaj post la germana reĝimŝango en Moskvo sub la nova titolo Sur Posteno, La Anarkisto (Tokio), Internacio de Socialista Kunlaboro, kun bonegaj artikoloj pri socialismo, ekonomio ktp.) daŭrigata post marto 1933 per La Kritika Observanto (Malakoff, Francio), Cirkulero (de Socialista Frakcio), Ĉirkaŭ la Globo poste Sennaciista Bulteno (aperanta en Novjorko) kunigita en jan. 1933 kun la germana Sennaciista Bulteno (aperanta en Stutgarto), kiu poste estis translokata al Pilzeno, Proleta Studanto, Fajrero. Menciindaj estas ankoraŭ la Proleta Esperanto-Korespondanto, kiu aperis en multaj lingvoj kaj volas doni materialon al la nacia gazetaro.

Religio redakti

La katolikaj gazetoj okupas la unuan lokon kaj plej unue Espero Katolika, kiu aperas de dec. 1902 (interrompita dum la Unua mondmilito kaj kelkfoje dum la ekonomiaj krizoj, kiu kaŭzis, ke IKUE eldonis de 1923-25 Komunikojn. Post la milito la katolika movado disiĝis kaj fondiĝis Internacio Katolika kun Katolika Mondo kaj La Juna Batalanto. Tre bona kaj ampleksa estis Katolika Revuo (Hungario) kaj Katolika Vivo

La Eklezia Revuo estis anglikana, gazeto, kiu akceptis kontribuaĵojn ankaŭ pri aliaj kristanaj eklezioj.

En la evangelia, protestanta ktp. movadoj la nomo de P. Hübner estas de la komenco ligita kun la gazetaro. Li eldonis en 1906 aŭtografitan germanan bultenon Monatlicher Abendanzeiger, al kiu li donis en junio 1907 Esperanto-aldonon, kiu fariĝis, en febr. 1908, Esperanto en la Servo de la Dia Regno kaj, de jan. 1909, Dia Regno; ĝi ĉesis aŭg. 1914, estis en 1921-22 parto en Kristana Espero (Finnlando), denove memstara en 1923-24 kaj de julio 1932 ĝis hodiaŭ. Ĝi estis oficiala organo de la Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu parte ankaŭ eldonis Informilon. La fama gazeto European Christian Endeavour akceptis apud la angla lingvo en majo 1908 ankaŭ Esperanton kaj nomiĝis Eŭropa Kristana Celado.

Nekristana estis La Nova Tago (LNT) - La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto. Ĝin fondis la Esperanto-komitato de la bahaa movado en Hamburg, Germanio, kaj ĝiaj ĉefaj redaktoroj estis d-ro Hermann Grossmann kaj Friedrich Gerstner; al ĝia redakta stabo apartenis ankaŭ i.a. Lidia Zamenhof, prof. Paul Gottfried Christaller, Martha Root, d-ro John Esslemont, prof. August Forel kaj Vuk Echtner. LNT strebis fariĝi la centra organo de la tutmonda bahaa komunumo kaj samtempe ankaŭ instrumento por proksimigi la esperantistaron al Bahaismo. LNT aperis, kun ioma interrompo de 1925 ĝis la malpermeso en 1936 de Esperanto far la nazioj en Germanio ĝis 1936 en kvar numeroj jare (la malpermeso de la bahaa komunumo sekvis en 1937). LNT funkciis ankaŭ kiel eldonejo por kelkaj esencaj bahaaj verkoj en Esperanto.

De aliaj religiaj tendencoj (teozofiaj, psikistaj, liberpensulaj kaj similaj) gazetoj aperis: Teozofia Revuo, Espero Teozofia, Revuo de Esperanta Psikistaro, Okultismo, La Spiritisto, Kristana Revuo, La Nov-Salem-Lumo, Novspirito, La Budhismo, Kristana Servado, Renkonte al la Suno (Mariavita sekto en Pollando), Atestado La Vojo (kunigo de Biblia Tradukisto kaj Libera Penso) kaj Liberpensulo.

Pacifismo redakti

La animo de ĉi tiu movado estis la kapitano Gaston Moch en Parizo. De li estas eldonita Espero Pacifista (1905-1908). Plue aperis Semo (Barcelono), Intermita Sciigo, La Federacio de la Mondo kaj La Militrezistanto, kiu aperas de okt. 1923.

Stenografio redakti

La Revuo Internacia de Stenografio aperinta jam en 1904 volis publikigi la valorajn sistemojn el ĉiuj landoj (Groote, Scheithauer, Duployé Stolze-Schrey). Estis tute klare, ke tiu entrepreno en tiu tempo ne povis sukcesi, do aperis nur du numeroj. Plue: Flugila Stelo (Stolze-Sehrey), Fluganta Stenografiisto (Stolze-Schrey),Fluganta Skribilo (nov. 1913, Duployé), Internacia Stenografio (Gabelsber-ger), Flugila Plumo Stolze-Schrey), Internacia Stenografiisto, oficiala organo de Internacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj (IAES).

Bibliografioj pri Esperanto-periodaĵoj (laŭjare) redakti

Jaro Titolo
1992 Rondo Takács (eld.). Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau D’Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 132 p.
1934 Katalogo de la Esperanto-gazetaro - kompil. kaj komentariis Jozefo Takács. Reviziis kaj kompletigis Paulo Tarnow. Jablonné n. Orl.: Pražák 1934, 168 p.
1929 Stojan, Petr Evstaf’eviĉ. Bibliografio de Internacia Lingvo - historia sistema katalogo de filologia, lingvistika kaj poliglota literaturo pri universala alfabeto, filozofia gramatiko, signaro, gest-lingvo, pasigrafio, internacia helpa lingvo kaj logistiko. Genève: Bibliografia Servo de Universala Esperanto-Asocio 1929, 560 p. Senŝanĝa represo Hildesheim [k.a.]: Olms 1973.

Bibliografioj de artikoloj en Esperanto-periodaĵoj redakti

Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)

Vidu ankaŭ redakti