Pulpofruktkarno estas la mola fibreca substanco, lokita sub la ŝelo de fruktoj, por helpi al pli bona disvastigado de plantosemoj.

La kerno kaj la ĝin ĉirkaŭinta pulpo formas la frukton.

Por ke plantosemoj estu pli vaste disvastigataj, ofte necesas bestoj. La ofte nedigesteblajn semojn ĉirkaŭas bongusta kaj nutraĵriĉa pulpo. La bestoj manĝas fruktojn kun la semoj kaj eligas tiujn en iu fora loko. Tiel tiuj plantoj disvastiĝas pli rapide.

Kontraŭe al la nukso, kies semoj estas la nutraĵoj por bestoj, la manĝado per bestoj estas la celo. Tiel sufiĉas, ke la planto produktu malpli da semoj, ĉar ne nur la semoj forgesitaj ĝermos. Ankaŭ ne ekzistas malmola ŝelo kiu protektas la semon, kio allogas multajn bestojn kiuj tiel helpos al la disvastigo. Kiam la semo estas eligita kun la fekaĵo, ĝi havas bonan sterkaĵon proksime. Kernfruktojn ofte manĝas birdoj, kiuj nur formanĝas la pulpon de la kerno kaj terfaligas tiun.

Aliaj signifoj redakti

Pulpo ankaŭ [1] estas (1) la kunteniĝanta maso de mola, nesolvita planta materio, precipe tia materio post elpremado de la akvo, ekzemple sukerbeta pulpo; (2) la mola aŭ duonmola histo, el kiu konsistas kelkaj organpartoj, ekzemple : la interno de la spleno kaj de la dentradikoj estas el pulpo.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 936

Vidu ankaŭ redakti