Fruktvino estas alkohola trinkaĵo, kiu estas farata per fermentado de fruktoj, escepte de vinberoj.

fermentadinstalaĵo el plasto sur fermentujo el plasto
fragovino dum la fermentado de la maceraĵo

Ĝenerale oni povas diri, ke oni povas fari kvazaŭ-vinon el ĉiu frukto, kiu taŭgas por la homa konsumado, nome fruktvinon. La alkoholenhavo povas esti ĝis 18 %, pro kio oni devas aldoni sukeron al la fermentado. Fruktvinoj el „puraj“, do sen aldono de sukero atingas alkoholenhavon apenaŭ pli ol 10 % vol.

„Vinecaj trinkaĵoj“ estas klasika pom- kaj pir-vinoj kaj per alkohola fermentado faritaj trinkaĵoj el rabarbo, sambukoflorojmielo.

Farado redakti

 
sukopesilo: 0…+130  °Oe ĉe +20 °C

Bazo de la farado de fruktvino estas fruktoj, kiuj enhavas minimume parton de la necesa sukero. La fruktvino estas farata per alkohola fermentado.

Por la farado de mature rikoltitaj fruktoj estas macerigitaj (macerado) fruktoj, evitu fari kaĉon, ĉar poste oni devas klarigi la trinkaĵon. Gravas ankaŭ, ke la semoj en la fruktoj restas nedamaĝitaj, Ili enhavas ofte amaraĵojn kaj amigalino, kiu en la ĉeesto de akvo apartigas cianidan acidon. Por ricevi sufiĉe humidan substancon ofte nepras aldoni akvon. Esceptoj estas pomoj, piroj kaj oranĝoj, ĉe kiuj oni fermentas la sukon.

Se la sukero en la fruktoj ne sufiĉas, oni devas aldoni antaŭ la fermentado sukeron. Oni ekas la fermentadon aldonante vin-giston, hodiaŭ oni ĝenerale aldonas puran bredogiston. Sur la surfaco de la fruktoj estas gistaj ĉeloj, kiuj povas esti uzataj por la spontanea fermentado. Sed la rezulto ne estas antaŭvidebla rilate la guston kaj la fermentajn flankproduktojn.

Literaturo redakti

  • Hugo Schanderl, Julius Koch, Erich Kolb :Fruchtweine , Ulmer|, Stuttgart . 1981.: ISBN 3-8001-5518-4
  • Paul Arauner: Weine und Säfte, Liköre und Schnäpse selbstgemacht. Falken, Niedernhausen 1985, ISBN 3-8068-0702-7
  • Ehrhard Donath: Obstwein selbst gemacht! VEB Fachbuchverlag Leipzig 1963

Retpaĝoj redakti