Fuĝo-lukto reago (nomita ankaŭ fuĝa, lukta, frosta aŭ servema reago [en posttraŭmata malordo, hiperagitiĝo, aŭ akra stresreago) estas fiziologia reago kiu okazas responde al konstatita damaĝa okazo, vundiga atako, aŭ minaco kontraŭ survivado.[1] Ĝi estis unuafoje priskribita de Walter Bradford Cannon.[2] Lia teorio asertas ke animaloj reagas al minacoj per ĝenerala malŝarĝo de la simpatia nervosistemo, pretigante la animalon por luktadi aŭ forigo.[3] Pli specife, adrenaj medoloj en la surrena glando produktas hormonan eligon kiu rezultas en sekrecio de katekolaminoj, ĉefe de noradrenalino kaj adrenalino.[4] Amit Sood, Profesoro de Medicino ĉe la Mayo Clinic College of Medicine studas la klasikan fuĝ-luktan reagon kaj asertas ke estrogeno kaj testosterono estas ankaŭ hormonoj kiuj tuŝas al kiel oni reagas al streso, ĉar ili estas neŭrotransmitilaj dopamino kaj serotonino.[5]

Infografio montranta la Fuĝo-lukto korpaj reagoj

Tiu reago estas agnoskita kiel unua stadio de ĝenerala adaptosindromo kiu regulas stresajn reagojn ĉe vertebruloj kaj aliaj organismoj.[6]

Troa reago redakti

Troaktiveco de la Fuĝo-lukto respondo estas konsiderata unu el la eblaj kaŭzoj de la disvolviĝo de kronika streso kaj rilataj malsanoj kiel diabeto, hipertensio kaj diversaj kormalsanoj.

Notoj redakti

  1. Cannon, Walter. (1932) Wisdom of the Body. United States: W.W. Norton & Company. ISBN 0393002055.
  2. Walter Bradford Cannon. (1929) Bodily changes in pain, hunger, many of these are fakefear, and rage. Nov-Jorko: Appleton-Century-Crofts.
  3. (27a de Oktobro 1995) “Central Command Neurons of the Sympathetic Nervous System: Basis of the Fight-or-Flight Response”, Science Magazine 5236 (270). 
  4. Walter Bradford Cannon. (1915) Bodily Changes in Pain, Hunger, Fear and Rage: An Account of Recent Researches into the Function of Emotional Excitement. Appleton-Century-Crofts.
  5. "Adrenaline, Cortisol, Norepinephrine: The Three Major Stress Hormones, Explained", Hufflington Post, 19a de Aprilo 2014. Kontrolita 16a de Aŭgusto 2014.
  6. Gozhenko, A. (2009) PATHOLOGY - Theory. Medical Student's Library. Radom, p. 270–275.

Bibliografio redakti

  • Sapolsky, Robert M., 1994. Why Zebras Don't Get Ulcers. W.H. Freeman and Company.
  • Usona registaro

Vidu ankaŭ redakti