Fuĵi-Monto

monto en la insulo Honŝuo en Japanio

Fuĵi-monto[1], Monto Fuĵi[2]Monto Huzi[3] (japane 富士山 (ふじさん), Fuji-san) estas vulkano kaj la plej alta monto de Japanio je 3 776 metroj.

Fuĵi-monto
Fuĵi-monto je sunleviĝo
Alteco 3 776 m
Situo Japanio
Montaro Japanaj Alpoj
Koordinatoj 35°22′N 138°44′O  /  35.367°N, 138.733°O / 35.367; 138.733 (Fuĵi-Monto) (mapo)Koordinatoj: 35°22′N 138°44′O  /  35.367°N, 138.733°O / 35.367; 138.733 (Fuĵi-Monto) (mapo)
Unua grimpo 663 de nekonata monaĥo
Plej facila montgrimpo Montarmigrado
Information icon.svg
vdr

Ĝi kuŝas ĉe regionlimo inter la gubernioj Ŝizuoka kaj Jamanaŝi, kaj estas unu el la Japanaj Alpoj.

GeologioRedakti

La monto Fuĵi situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de la Pacifika ringo de fajro. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum la Edo-epoko. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la monto Fuĵi: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipo andesito, Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĵi", kiu konsistas el bazalto. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis la maljuna monto Fuĵi sur la "Komitake Fuĵi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna monto Fuĵi formiĝis.

EtimologioRedakti

La nomo "monto Fuĵi" skribiĝas japane kun la ĉinaj simboloj () ([ɸɯ]; "riĉa"), {{rubentipo|士|し|t=shi ([ɕi], /[ʥi]; "samurajo"), kaj 山 (やま/さん, yama/san [jama]/[saɴ]; "monto"). Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion, kiel "Fuji-(no)-yama". Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "Fuji-san" kun la pli edukita ĉin-japana legmaniero "san" por monto.

La nomo de la monto, "Fuji", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la ĉina skribo kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (不死, "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuji" (藤 = visterio [wisteria floribunda]), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al la ĉielarko, japane "niji" (虹; antikve "nuji" plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.

 
3D-a komputila animacio

HistorioRedakti

Antikva epokoRedakti

Fuĵi-monto estas de antikvaj epokoj sankta monto en ŝintoo, la indiĝena religio de Japanio. Post la enkonduko de budhismo kaj la sinkretismo inter ŝintoo kaj japana budhismo, la monto ankaŭ estiĝis budhisma sanktejo. Pro sankteco, la monto estis malpermesata al inoj ĝis la Mejĝi-reformo (1860-aj jaroj).

Edo-epokoRedakti

 
Presaĵo de Hokusaj pri Fuĵi-monto

Fuĵi-monto speciale populariĝis en japana kulturo dum la Edo-epoko (17-a ĝis 19-a jarcentoj), kiam Tokio (tiam nomita Edo) estiĝis la ĉefurbo. Unu el la gravaj vojoj el Tokio estis Tōkaidō (japane 東海道 (とうかいどう)), kaj Fuĵi-monto estis unu el la plej notindaj vidindaĵoj sur la vojo Tokien. Multaj artistoj faris arton pri Fuĵi-monto; la presaĵoj de Hokusaj estas tre famaj.

Post Mejĝi-reformoRedakti

La Mejĝi-reformo rajtigis inojn eniri la monton. La politiko de la apartigo de ŝintoo kaj budhismo (japane 神仏分離 (しんぶつぶんり), shin–butsu bunri), parto de la religia naciismo de tiu epoko, kaŭzis la forigon de statuoj de budhoj kaj renomado de budhismaj nomoj.

La unua nejapano kiu atingis la pinton de Fuĵi-monto estis la anglo Rutherford Alcock, en 1868; en 1869, la anglino Fanny Parkes, la edzino de la Britia ambasadoro Harry Parkes, estiĝis la unua virino kiu surgrimpis la monton.

En la 22-a de junio, 2013, ĝi iĝis unu el Mondaj heredaĵoj de Unesko.

ReferencojRedakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Fuĵi-mont/o
  2. "Fuĵi-monto" aŭ "Huzio" estas laŭ "Vortaro Japana-Esperanta" de Japana Esperanto-Instituto (1982). Tamen, en "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) la sama instituto esprimas, ke "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto".
  3. Konisi Gaku, 1985 "Kantoj: Karmemoraj" KLEG, p19

Vidu ankaŭRedakti