Fuentesecas estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Fuentesecas estas tradukebla etimologie al Seka fonto.

Fuentesecas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49833
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 5° 28′ U (mapo)41.630555555556-5.4725Koordinatoj: 41° 38′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 14,61 km² (1 461 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentesecas (Provinco Zamoro)
Fuentesecas (Provinco Zamoro)
DEC
Fuentesecas
Fuentesecas
Situo de Fuentesecas
Fuentesecas (Hispanio)
Fuentesecas (Hispanio)
DEC
Fuentesecas
Fuentesecas
Situo de Fuentesecas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentesecas [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,6 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 33 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 14 km de Toro.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti