Christer Fuglesang

(Alidirektita el Fuglesang)

Arne Christer FUGLESANG (naskiĝis la 18-an de marto 1957 en Stokholmo), estas docento pri partikla fiziko kaj astronaŭto, kaj la ĝis nun ununura svedo (kaj skandinaviano) en kosmo. Li estis elektita en grupo 2 de ESA je la 15-a de majo 1992 kune kun kvin aliaj eŭropaj astronaŭtkandidatoj.

Christer Fuglesang
Persona informo
Arne Christer Fuglesang
Naskiĝo 18-an de marto 1957 (1957-03-18) (67-jaraĝa)
en Nacka, Stockholms län
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Reĝa Teknika AltlernejoUniversitato de Stokholmo vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistokosmonaŭto • blogisto • verkisto de porinfana literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christer Fuglesang estas la unua, kaj ĝis nun ununura, sveda astronaŭto kaj havas sved-norvegan devenon. Je 20:47 je la 9-a de decembro 2006 laŭ loka tempo Christer Fuglesang iĝis la unua svedo en kosmo, post sukcesa lanĉo de sur Cape Canaveral en Florido. La lanĉo laŭdire funkciis laŭplane kaj en bonaj vetercirkonstancoj. Ses minutojn post la starto, Discovery havis rapidecon de 27 000 kilometroj po-hore. Post kelkaj pliaj minutoj la kosmopramo eniris orbiton ĉirkaŭ la Tero, kaj tiel Christer Fuglesang por la unua fojo spertis veran sengraviton. La kosmopramo portis Fuglesang al la Internacia Kosmostacio, de kie li poste ankaŭ faris plurajn "kosmajn promenojn".

La 28-an de aŭgusto 2009 Christer Fuglesang por la dua fojo ekvojaĝis en la kosmon, denove kun la kosmopramo Discovery.

Vidu ankaŭ redakti