Malfermi la ĉefan menuon

Fulana lingvo

(Alidirektita el Fula lingvo)

La fulana lingvo (ankaŭ kelkfoje fulba lingvo[1]) estas lingvo de Okcidenta Afriko, parolata de la fulanoj en Gambio kaj Gvineo, de la fulanoj en Kameruno kaj en Sudano. Ĝi estas parolata ankaŭ kiel unua lingvo de la tukuloroj en la valo de la rivero Senegalo kaj kiel dua lingvo de popoloj en aliaj areoj.

fula
Fulfulde
Parolata en Niĝerio, Gvineo, Senegalo, Malio, Niĝero, Kameruno, Burkino, ...
Parolantoj 22 331 400
Denaskaj parolantoj 22 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ff
  ISO 639-2 ff
  ISO 639-3 ful
  SIL FF
  Glottolog fula1264
Angla nomo Fula
Franca nomo peul
Vikipedio
Information icon.svg
vdr


Kelkaj afrikaj lingvoj i.a. la fulana.

KlasifikoRedakti

La fulana apartenas al la atlantika branĉo de la niĝerkonga lingvaro.

PriskriboRedakti

La fulana havas reputacion esti komplika, sed vere ĝi estas sufiĉe regula (malmultaj esceptoj aŭ "malregulaj" formoj).

MorfologioRedakti

La fulana estas bazita sur verbo-substantivaj radikoj, el kiuj devenas verbaj, substantivaj kaj modifigaj vortoj. Ĝi uzas ankaŭ Infiksojn (silabo enmetita meze de vorto, fakte post la radiko kaj antaŭ la finaĵo) por modifi la signifon.

Klasoj de substantivojRedakti

Estas ĉirkaŭ 25 klasoj de substantivoj (ties nombro povas varii iomete laŭ diferencaj dialektoj).

VoĉojRedakti

La verboj en la fulana estas kutime klasitaj laŭ 3 "voĉoj" (escepte en Adamava Fulfulde): aktive, meza kaj pasiva. Ne ĉiu radiko povas esti uzata en ĉiu voĉo. Kelkaj verboj de meza voĉo estas Refleksivoj.

Komuna ekzemplo de tiuj verboj el la radiko loot- (lav-) estas jenaj:

  • lootude - lavi (ion)
  • lootaade - lavi (sin)
  • looteede - esti lavita

Ŝanĝo de konsonantojRedakti

Alia eco de tiu ĉi lingvo estas la ŝanĝo de komenca konsonanto inter la formoj de singularo kaj pluralo de substantivoj kaj verboj (escepte en Pular, kie ne estas ŝanĝo en konsonantoj en verboj, nur en substantivoj).

Simpligita skemo estus jene:

  • b <-> mb <-> w
  • c <-> s
  • d <-> nd <-> r
  • g <-> ng <-> w
  • h <-> k
  • j <-> nj <-> y

PronomojRedakti

La fulana havas inkludantajn kaj ekskludantaj pronomojn de la unua persono.

DialektojRedakti

Kvankam estas multnombraj dialektoj de la fulana lingvo, ĝi estas kutime konsiderata kiel ununura lingvo. Wilson (1989) asertas, ke "longdistancaj veturantoj neniam trovas komunikadon malebla," kaj Ka (1991) konkludas, ke spite la geografian amplekson kaj la dialektan variadon, Fulfulde estas ĉefe kaj fundamente unu lingvo.[2] Tamen, tradukistoj de la Biblio supozas, ke almenaŭ oni bezonas 7 diferencajn tradukojn por fari ĝin komprenebla por ĉiuj parolantoj de la fulana, kaj etnologoj konsideras kelkajn el la variantoj kiel separatajn lingvojn:

OrientocentraRedakti

Fulfulde, Orienta Niĝero (Niĝero)

Fulfulde, Centrorienta Niĝero (Niĝero)

Fulfulde, Niĝeria (Niĝerio)

OrientaRedakti

Fulfulde, Adamava, fubRedakti

  • 700.000 parolantoj en Kameruno (1993)
  • 128.000 en Ĉado (1993)
  • 90.000 en Sudano (1982)

Fulfulde, Bagirmi, fuiRedakti

OkcidentocentraRedakti

Fulfulde, Maasina, ffmRedakti

  • 900.000 parolantoj en Malio (1991)
  • 7000 parolantoj en Ganao (1991)

Fulfulde, Borgu, fubRedakti

  • 280.000 parolantoj en Benino (2002)
  • 48.000 parolantoj en Togolando (1993)
  • parolata ankaŭ en Niĝerio

PularRedakti

Oni donas ankaŭ alternativajn nomojn kiel Futa Ĝalon (kio estas fakte la nomo de la regiono kie ĝi estas parolata).

  • 2.550.000 parolantoj en Gvineo (1991)
  • 50.000 parolantoj en Malio (1991)
  • 136.000 parolantoj en Senegalio (2002)
  • 178.000 parolantoj en Sieraleono (1991)

Pular estas oficiala regiona lingvo en Gvineo, kaj multaj parolantoj estas unulingvaj. La lingvo prunteprenis multe el la araba kaj la franca, sed ankaŭ el la angla, portugala, malinka, susu, volofa kaj aliaj.

OkcidentaRedakti

PulaarRedakti

Maŭritanio, Senegalio kaj Gambio

SkribadoRedakti

Latina alfabetoRedakti

Por skribado estas uzata la latina alfabeto, sed la fulana uzas la jenajn aldonajn specialajn literojn por distingi signife diferencajn sonojn: Ɓ/ɓ, Ɗ/ɗ, Ŋ/ŋ, Ɲ/ɲ, Ƴ/ƴ (i.e. imploda B, imploda D, velara N [sonoj kiel "ng" en la angla "king'], palatala N, ejektd Y). La apostrofo ʼ estas uzata kiel gorĝa halto. En Niĝerio ʼy anstataŭas ƴ, kaj en Senegalio la litero ñ estas uzata anstataŭ ɲ.

fulana alfabetoRedakti

a, aa, b, mb, ɓ, c, d, nd, ɗ, e, ee, f, g, ng, h, i, ii, j, nj, k, l, m, n, ŋ, ny (or ñ or ɲ), o, oo, p, r, s, t, u, uu, w, y, ƴ

La literoj q, x, z estas uzataj en kelkaj kazoj por prunteprenitaj vortoj. En la pulana de Gvineo (Pular) estas aldona litero - ɠ - estas parto ankaŭ de la ortografio.

Araba skribadoRedakti

La fulana estis skribita ankaŭ en la araba alfabetoAjami ĝis la eŭropa koloniigo. Tio daŭras iagrade kaj ĉefe en kelkaj areoj kiel Gvineo.

BibliografioRedakti

Arnott, David W. (1970). The nominal and verbal systems of Fula. Oxford: Clarendon Press.

Wilson, W. A. A. (1989). Atlantic. In John Bendor-Samuel (Ed.), The Niger-Congo Languages, pp. 81-104.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Rimarko : Estas diversaj nomoj uzataj por tiu ĉi lingvo, same kiel por la Fulaoj. Ili nomas sian lingvon PulaarPular en la okcidentaj dialektoj kaj Fulfulde (prononce kiel la angla esprimo full-full-day) en la centraj kaj orientaj dialektoj. Fula(h) kaj Fulani devenas origine el la Mandinga kaj la Haŭsa, respektive; Peul de la franca por la Volofa. Vidu ĉi tie por pliaj nomoj kiun oni donas al tiu lingvo..
  2. "...malgré son extension géographique et ses variations dialectales, le fulfulde reste une langue profondément unie." Ka, Fary. 1991. "Problématique de la standardisation linguistique: Le cas du pulaar/fulfulde." In N. Cyffer, ed., Language Standardization in Africa. Hamburg: Helmut Buske verlag. Pp. 35-38.

Eksteraj ligilojRedakti