La Fulga ŝterno, Onychoprion fuscata — eksa Sterna fuscata (Bridge et al., 2005) — estas marbirdo de la familio de ŝternojŜternedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fulga ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Onychoprion Onychoprion
Specio: Fulga ŝterno 'Onychoprion fuscata'
Carolus Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas birdo de tropikaj oceanoj, kiu reproduktiĝas en insuloj tra la zono de ekvatoro. Tiu birdo estas migranta kaj dispersema, vintras pli amplekse tra la tropikaj oceanoj. Ĝi havas tre marajn kutimojn kompare kun plej granda parto de ŝternoj. Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo, kvankam unu ekzemplero estis ĉe la lageto kaj golfeto Cemlyn, Kimrio dum 11 tagojn en julio 2005.

Kutimaro redakti

La Fulga ŝterno reproduktiĝas en kolonioj de rokaj aŭ koralaj insuloj. Ili nestas en grunda truo kie la ino demetas unu ĝis tri ovojn. Ili ne atingas seksan maturecon ĝis la 6a aŭ 8a jaro. Okazas fluga ceremonio kaj la demetado ne okazas samloke ĉiujare. Kovado daŭras unu monaton, sed okazas nur dum malvarmo; dum varmo la gepatroj povas iri refreŝiĝi enmare. Kiam ili revenas, ili retrovas la idojn per la voĉo. Tiuj manĝas vomitajn fiŝojn, elflugas post du monatoj sed plu estas manĝigataj de la gepatroj.

Ili manĝas fiŝojn per plukado el la surfaco (ili ne plonĝas, kiel aliaj ŝternoj) en maraj medioj, ofte laŭ grandaj aroj, kaj malofte venas enlanden escepte por reproduktado aŭ veteraj malfacilaĵoj kaj povas resti enmare (ĉu glitoflugante ĉu flosante surakve) dum el 3 ĝis 10 jarojn.

Aspekto redakti

 

La Fulga ŝterno estas granda ŝterno, simila al la Sandviĉa ŝterno laŭ grando pro sia 33–47 cm longo, enverguro de 82–94 cm kaj pezo de 120 ĝis 285 g. La flugiloj kaj la tre forkoforma vosto estas longaj, kaj ĝi havas malhelgrizajn suprajn partojn (preskaŭ nigraj) kaj blankajn subajn partojn. Ĝi havas nigrajn bekon, krurojn, kronon kaj strion ekde la beko nur ĝis la nigraj okuloj kie kuniĝas kun krono kaj nuko. Inter ambaŭ nigraj partoj estas blanka larĝa frunta makulo, ne strio kie ĉe la Grizdorsa ŝterno, kio donas al la specio belan kapobildon, sed ne tiom kiom ĉe la menciita. Junuloj de Fulga ŝterno estas skvamecaj kaj grizaj supre kaj sube, pli helaj, dum la reprodukta plumaro estas tre kontraste blankonigra. La voĉo estas laŭta akra ker-ŭak-a-ŭakkvaark.

La Fulga ŝterno ne povas esti konfuzita kun iu ŝterno escepte pri la simile malheldorsa sed pli malgranda Bridŝterno. Ĝi estas pli malheldorsa ol ĉiu specio de la genro kaj havas pli larĝan blankan frunton.

Subspecioj redakti

Estas du similaj rasoj: O. f. fuscata de Karibo, norda Brazilo, Atlantiko kaj okcidenta Afriko havas blankajn subajn partojn, dum O. f. nubilosa, kiu reproduktiĝas el Ruĝa Maro, nordo de Madagaskaro al sudorienta Azio havas grizecan nuancon en la ventro kaj subflugilojn en frua plumaro. Kelkaj fakuloj pristudis aliajn subspeciojn, ekzemple de norda Aŭstralio kaj Pacifiko, sed ilia statuso estas diskutenda. Tiu proponaro estas jena:

  • Onychoprion fuscata fuscata -
  • Onychoprion fuscata nubilosa -
  • Onychoprion fuscata infuscata - ĉe centra Indonezio
  • Onychoprion fuscata serrata - ĉe Novgvineo, Nov-Kaledonio kaj Aŭstralio
  • Onychoprion fuscata kermadeci - ĉe insuloj Kermadec
  • Onychoprion fuscata oahuensis - ĉe Havajo kaj okcidenta Pacifiko
  • Onychoprion fuscata luctuosa - ĉe orienta Pacifiko kiel ĉe insulo Juan Fernandez.
  • Onychoprion fuscata crissalis - ĉe Meksiko kaj Centrameriko kaj Galapagoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Sterna fuscata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99 (6): 306-323.
  • Olsen, Klaus Malling & Larsson, Hans (1995): Terns of Europe and North America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4056-1

Eksteraj ligiloj redakti