Fulvia (ĉ. 83 a.K. – 40 a.K.) estis aristokrata Romia virino kiu vivis dum la fino de la Romia Respubliko. Ŝi aliris al povo pere de edziniĝo al tri el la plej elstaraj viroj de sia generacio, nome Publio Klodjo Pulker, Gajo Skribonio Kurjo, kaj Marko Antonio. Ĉiu tri edzoj estis politike aktivaj populares, tribunusoj, kaj subtenantoj de Julio Cezaro. Kvankam ŝi estas fama ĉefe pro sia rilato en la kariero de Antonio, multaj fakuloj kredas ke ŝi estis politike aktiva kun ĉiuj siaj edzoj.

Fulvia
Persona informo
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en Sikiono
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Marcus Fulvius Bambalio
Patrino Sempronia
Edz(in)o Publius Clodius Pulcher • Gaius Scribonius Curio • Marko Antonio
Infanoj Publius Claudius Pulcher • Klodja Pulkra • Gaius Scribonius Curio • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius
vdr
Fulvia el la verko de Guillaume Rouillé nome Promptuarii Iconum Insigniorum.

Fulvia estas rememorata en la historio de la fino de la Romia Respubliko pro sia politikaj ambicio kaj aktiveco. Ŝi estas plej fama pro siaj aktivaĵoj dum sia tria geedzeco kaj sia implikiĝo en la Perusia Milito de 41–40 a.K. Ŝi estis la unua Romia ne-mitologia virino kiu aperis en Romiaj moneroj.