Fundación Esperanto

La Fundación Esperanto estas fondaĵo kreita laŭ la hispana juro, por kunlabori en la disvastigo de la esperanto-movado en Hispanio, ĉefe el vidpunkto financa.

Fundación Esperanto
fondaĵo • Esperanto-eldonejo
Komenco 1969 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

Ĝi estis kreita en 1969, sub la impulso de la tiama prezidanto de HEF, Miguel Sancho Izquierdo.

La jura sidejo de la Fondaĵo troviĝas en Zaragoza, kie ĝi kundividas ejon kun la loka grupo "Frateco".

En la komenco ĝi dependis de Hispana Esperanto-Federacio, kies prezidanto estis laŭnature tiu de la Fondaĵo, sed post la modifo de la leĝoj en Hispanio, nur du el la Patronoj estas elektitaj de HEF. La Fondaĵo estas regata de Patronaro, kun eventuala helpo de Direktoro kaj/aŭ Administranto.

La Fondaĵo estas konata ankaŭ (aŭ ĉefe) pro ĝia eldona laboro. Inter ĝiaj verkoj elstaras la eldono en 1977 de la esperanta traduko de "Don Kiĥoto de la Manĉo" de Miguel de Cervantes

Eksteraj ligiloj redakti