Fundoshi estas japana tradicia vira subvesto. Kutima ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la fundoshi malaperis post la dua mondmilito, kiel malaperis ankaŭ la publikaj ambaŭseksaj banoj. Fakte Usono alportis sian prudecon, kaj la fundoshi cedis sian lokon al okcidentaj subvestoj. Tamen ankoraŭ nuntempe ĝi estas tre kutima dum tradiciaj japanaj festoj, portitaj sola aŭ kun jako.

Fundoshi-oj portitaj dum matsuri-festo

Fundoshi fakte estis longa ortangula ŝtofpeco.

Specoj redakti

Ekzistas multaj specoj, el kiuj la plej konataj estas:

  • Rokushaku Fundoshi (六尺褌)
  • Ecchuu Fundoshi (越中褌)
  • Mokko Fundoshi (畚褌)
  • Wari Fundoshi (割褌)
  • Kuroneko Fundoshi(黒猫褌)

Rokushaku fundoshi redakti

Rokushaku signifas litere 6 shaku, t.e. ĉirkaŭ 180 cm.

Oni konsideras, ke la ĝusta longeco estas la enverguro de la brakoj plus duono de tiu ĉi. La larĝeco povas esti de 15 ĝis 25 cm laŭ aĝo kaj plaĉo.

Ĝi kovras nek koksojn, nek femurojn, nek postaĵon.

La tempo necesa por meti fundoshi-on estas 10 ĝis 20 sekundoj.

Ecchuu fundoshi redakti

Litere "kiu elstaras je duono".

La longeco estas tiu de la enverguro. Ĝi estas T-forma, unu granda ŝtofpeco (simila al rokushaku) kun ĉiuflanke rimeno aŭ bendo kiun oni ligas ĉe la talio. Ĝi estas tre facile portebla, sed ankaŭ malmultekosta. Ĝi estas la plej disvastiĝinta.

Ĝi kovras nek koksojn nek femurojn.

La tempo necesa por meti tian fundoshi-on estas ĉirkaŭ 5 sekundoj.

Mokko fundoshi redakti

Ĝi estas antaŭnodita rokushaku.

Ĝi montras la formon de tiu ĉi sed estas metita kiel kalsono kun nur bendeto ligota flanke.

Ekzistas du specoj:

  • orinala, kiu malkovras nur koksojn kaj femurojn
  • T-mokko, kiu malkovras koksojn, femurojn kaj postaĵon.

La tempo necesa por meti tian fundoshi-on estas ĉirkaŭ 3 sekundoj.

Wari fundoshi redakti

Ĝi estas ban-fundoshi, pli malpeza ol la aliaj kun formo de rokushaku fundoshi.

La tempo necesa por meti tian fundoshi-on estas ĉirkaŭ 10 sekundoj.

Kuroneko fundoshi redakti

Ĝi estas ban-fundoshi, pli malpeza ol la aliaj kun formo de rokushaku fundoshi.

La tempo necesa por meti tian fundoshi-on estas 10 ĝis 15 sekundoj.