Funikularo de Kievo

Koordinatoj: 50° 27′ 28″ N 30° 31′ 25″ O / 50.45778 °N, 30.52361 °O / 50.45778; 30.52361 (mapo)

La Funikularo de Kievo (ukraine Київський фунікулер, ruse Киевский фуникулёр) priservas urbon Kievo, kunligante la historian "Malnovan Kijivon" supre, kun la malsupra kvartalo de "Podil" tra la kruta Monteto "Volodimirska" superrigarde al Dnepro. La linio konsistas el nur du stacioj kaj estas operaciita de la urba komunuma entrepreno de Kievo "Kyivpastrans".

Funikularo de Kievo
Київський фунікулер
Du preterpasantaj funikularaj veturiloj
Du preterpasantaj funikularaj veturiloj
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Kievo, Ukrainio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1905
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 238 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 200 mm
Transportisto Kyivpastrans
vdr

Historio redakti

La funikularo estis konstruita en 1902-1905, kaj estis unue malfermita al publiko la 20-an de majo 1905 (aŭ la 7-an de majo 1905). La konstrukosto, proksimume 230.000 Rusiaj rubloj, estis kovrita de Belga posedanto de la Tramoj de Kievo. La funikularo estis la projekto de Arthur Abrahamson, kiu ricevis profesian trejnadon pri fervoja inĝenierscienco en Zuriko, Svislando kaj Sankt-Peterburgo, Rusio. La staciaj vestibloj estis komence starigitaj fare de N. Pjatnickij kaj la fervoja strukturo estis dizajnita fare de N. Bariŝnikov.

Pro ĝia proksimeco al la Katedralo Sankta Mikaelo, ĝi iam estis nomata Miĥajlivskij Meĥaniĉnij Pidjom (ukraine Михайлівський механічний підйом, laŭvorte Sankt-Mikaela Meĥanika Lifto). Post kiam la katedralo estis detruita de Sovetuniaj aŭtoritatoj en 1935-1936, la nomo de la funikularo estis ŝanĝita.

En 1984 la malsupra stacio ŝanĝis sian aspekton. Ĝi estis renovigita de arkitektoj Janoŝ Vig, Valentin Jeĵov, kaj aliaj.

Diversaj faktoj redakti

La funikularo uzas du-relan kaj preterpasan sistemon. La du veturiloj estas nomitaj per la cirilaj literoj Λ kaj П, kiuj signifas maldekstra kaj dekstra respektive. La funikularo estis renovigita trifoje: en 1928, 1958, kaj 1984.

Ŝpuro: 1 200 mm. Tuta longo de la trako: 238 m. La tuta procento de la deklivo sur kiu veturas la funikaro estas 36%. La funikularaj veturiloj estas pelataj de elektromotoro kiu situas ene de la supra stacio.

La daŭro de vojaĝo inter stacioj estas proksimume 3 minutoj. La itinero iras de la Placo Miĥajlivska en la supro ĝis la Placo Poshtova en Podil. La prezo de la bileto estas tre simila al tiu de la aliaj urbaj publikaj transportoj, 3 hrivnoj (ĉirkaŭ 0,15 usonaj dolaroj - komence de majo 2015). La funikularo provizas ĉiutagan servon al 10 000-15 000 pasaĝeroj, kaj ĉiujare al 2,8 milionoj da pasaĝeroj.[1]

La funikularo estis fermita la 25-an de septembro 2006 por restaŭrado, kio estas kutime farata ĉiujare.[2] La tuta atendita kosto de la restaŭrado estis 455 400 hrivnoj (ĉirkaŭ 90 500 usonaj dolaroj ). La funikularo estas operaciata de Kievpastrans.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Funicular (ukraine). Wiki-Encyclopedia Kyiv. Arkivita el la originalo je 2007-11-01. Alirita februaro 26, 2006.
  2. Kiev's funicular will be closed for reconstruction (ruse). Gazeta po-Kievski. Arkivita el la originalo je 2008-05-31. Alirita septembro 22, 2006.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kiev Funicular en la angla Vikipedio.