Funikularo de Montjuïc

La Funikularo de Montjuïc (katalune Funicular de Montjuïc) en Barcelono kunligas la urbon kun la monto de Montjuïc kaj la sportaj instalaĵoj situantaj tie. Ĝi estis inaŭgurita la 24-an de oktobro 1928, okaze de la Universala Ekspozicio de Barcelono de 1929, kaj ĝi disponis pri dua sekcio inter la fino de la unua kaj stacio de Castell. Pro la konstruo de telfero ĝi malkreskis kaj fine estis forigita. En 1992, ĝi estis renovigita, sed nur la malsupera sekcio, okaze de la Olimpiaj Ludoj kiuj okazis en Barcelono tiun jaron. En 2005, denove okazis laboroj de renovigado en la instalaĵo.

Funikularo de Montjuïc FM
Stacio Parc de Montjuïc
Stacio Parc de Montjuïc
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Barcelono
Katalunio
 Hispanio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1928
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 758 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2 x 3
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 200 mm
Transportisto TMBTMB TMB
Mapo
vdr

La itinero de la funikularo enhavas du haltejojn. La plej proksima al la urbocentro, Paral·lel, situas je 4 m super marnivelo, sur Avenuo de Paral·lel, kiu donis sian nomon al la stacio, kiun ĝi partigas kun la metroo. Estis fama la roltrotuaro en la interkonekta koridoro inter metroo kaj funikularo. Post averio ĝi neniam estis riparita kaj fine estis forigita. En tiu stacio, la funikularo estas interkonektita kun linioj L2 kaj L3 de la metroo. La stacio situanta sur la monto, Parc de Montjuïc, estas sur avenuo de Estadi, je 80 m super marniverlo, kaj mallonga distanco de Telfero de Montjuïc. La plejparto de la itinero estas subtera krom la lastaj metroj antaŭ la alveno al stacio Parc de Montjuïc.

La dua sekcio kunigis al lastan stacion kun tiu de Castell.

La linio de la funikularo de Montjuïc estas ekspluatata de Transports Metropolitans de Barcelona kaj estas tarife integrita al urbaj transportoj.

Teĥnikaj informoj redakti

daŭro de vojaĝo 2 min
longeco 758 m
alteco malsupera stacio 4 m
alteco supera stacio 80 m
ramplo 76 m
maksimuma deklivo 18% (meze 10,1%)
maksimuma rapideco 36 km/h (10 m/s)
kapacito de trajno 400 pasaĝeroj
pohora kapacito 8000 pasaĝeroj
aliro por handikapitaj jes

Interkonektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Funicular de Montjuic en la hispana Vikipedio.