Malfermi la ĉefan menuon

Furano

kemia kombinaĵo
Furano
Furan-2D-full.svgFuran (vzorec).svg
Plataj kemiaj strukturoj de la Furano
Furan-CRC-MW-3D-balls-A.pngFuran-CRC-MW-3D-vdW.png
Tridimensiaj strukturoj de la Furano
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C4H4O
CAS-numero-kodo 110-00-9
ChemSpider kodo 7738
PubChem-kodo 8029
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora volatila likvaĵo
Molmaso 68.08 g mol-1
Denseco 0.936 g/cm3
Fandopunkto −85.6 °C (−122.1 °F; 187.6 K)
Bolpunkto 31.3 °C (88.3 °F; 304.4 K)
Ekflama temperaturo −69 °C (−92 °F; 204 K)
Refrakta indico  1,421
Solvebleco Akvo:10 g/l a 25 °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R12 R19 R20/22 R26/27/28R38
R45 R48/22 R52/53 R68
Sekureco S45 S53 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H224, H302, H332, H315, H341, H350, H373, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P210, P273, P281, P308+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Furano estas klaso da organikaj aromataj heterociklaj kombinaĵoj kies karakterizaĵo estas ringa strukturo komponita de unu oksigenatomo kaj kvar karbonatomoj. Ĝi estas la plej simpla membro el la familio kaj fizike ĝi estas senkolara volatila bruligebla kaj iom toksa likvaĵo kiu bolas je 31.36 °C je meditemperaturo. Ĝi estas solvebla en la plimulto de la organikaj solvantoj inklude de alkoholo, etero kaj ketonoj kaj iomete solvebla en akvo.

ProprecojRedakti

Pro ĝia ioma tokseco ĝi povas estis karcinomiga al homoj, laŭ la Internacia Agentejo por Esploroj pri Kancero (IARC)[2]. Kutime ĝi konvertiĝas al kvarhidrofurano pere de hidrogenigo, kiu siavice uzatas kiel solvanto kaj en la produktado de adipata acido kaj heksametilenoduamino, ambaŭ krudaj materialoj por la estigo de la nilono-6,6.

Furano uzatas kiel deirpunkto kaj kruda materialo por aliaj kemiaj specialaĵoj. La furfuralo, kiu estas aldehida derivaĵo de la furano estis produktita nur en 1832 far Johann Wolfgang Döbereiner — dum preparado de la formiata acido ekde sukero kaj mangana duoksido — sed en industria skalo nur en 1930 far Quaker Oats Company kaj ĝia filio Miner Laboratory.

La furano ĝustadire estiĝis multe pli malfrue far Heinric Limpricht ĉirkaŭ 1870 per hejtado de la baria furoato kaj "soda kalko", iu miksaĵo de kalcia hidroksido, natria hidroksido, kalia hidroksido kaj akvo. La tiofeno iu derivaĵo de la furano, kie la oksigenatomo estis anstataŭita de unu sulfuratomo estis malkvrita de Victor Meyer, en 1882.[3]

Familio de la Furano
 
 
 
 
 
Furano
Kvarhidrofurano
Oksazolo
Izoksazolo
Izotiazolo
 
 
 
 
 
Oksazolino
Izoksazolino
Oksazolidino
Izoksazolidino
Benzoksazolo

HistorioRedakti

La termino "furano" originas de la latina lingvo furfur, kiu signifas branon.[4]

Ĝustadire la kemio de la furano komencis kun la malkovro de furanhavantaj komponaĵoj, kiel cerealoj. Kvankam la aromata furanringa sistemo ne trovatas en la besta organismo, ĝi okazas en sekundaraj plantaj metabolitoj ĉefe en terpenoidoj. La furano 2-karboksilata acido aŭ 2-furoata acido estis unue estigita de Carl Wilhelm Scheele, en 1780, ekde seka distilado el la mucika acido.

La furano estas manufakturita per gazfaza malkarbonigo de la furfuralo, kiu siavice estiĝas per agado de la sama acido sur vegetalaj restaĵoj. En 1840, John Stenhouse (1809-1880) malkovris, ke la furfuralo estiĝas pere de reakcio inter la sulfata acido kaj vasta gamo da plantaj materialoj tia kia pajla lignero.

Li ankaŭ konstatis ĝian tendencon al rezinformado. Dodd kaj Stillman (1944) malkovris, ke la furanaj derivaĵoj prezentas kontraŭbakteriajn proprecojn pro la ĉeesto de la nitrogena grupo en la 5-a pozicio de la furoata acido.

Kunrilataj kemiaĵojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. GESTIS-Stoffdatenbank des IFA
  2. FDA.gov
  3. Topics in organic chemistry, Louis Frederick Fieser, Mary Fieser.
  4. SENNING, Alexander. (2006) Elsevier's Dictionary of Chemoetymology. Elsevier. (angle)