Furans estas franca rivero en la departemento Ain, dekstra alfluanto de Rodano en la komunumo Brens.
Ĝia nomo estas ankaŭ tiu de la vilaĝo apud kiu ĝi alfluas Rodanon.

Furans
Fonto de Furans
rivero
Bazaj informoj
Longeco 30 km
Akvokolekta areo 160 km²
Averaĝa trafluo 3,85 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 370 m
Enfluejo Rodano en Brens
- Alteco 221 m
Geografio
Alfluantoj Arène
Rojo d'Armaille
Kategorio:Riveroj en Francio
vdr

Ĝi fontas el la komunumo La Burbanche, apud la lagoj "Lacs des Hôpitaux", kaj fluas sud-orienten tra komunumo Rossillon kaj Cheignieu-la-Balme, laŭ la valo "Cluze des Hôpitaux". Ĝi ricevas la akvon de pluraj rojoj Bief de Sonne, Rojo de la Chana, Rojo Couloir (prononcu [kulŭar], koridoro).

En Pugieu ĝi ricevas maldekstran alfluanton : rivero Arène. En Chazey-Bons, ĝi turnas suden kaj fariĝas okcidenta limo de komunumo Belley kun la komunumoj Andert-et-Condon kaj Arbignieu. Ĝi denove fluas orienten ĝis Brens, kaj rivero Rodano.

Ĝia ĉefa alfluanto estas rivero Arène kiu fontas el komunumo Thézillieu al alteco de 820 m., torentas al Virieu-le-Grand kaj Pugieu.

La debito de Furans, mezurata apud Arbigneu, estas abunda kun grandaj varioj: 4,63 ĝis 6,54 m³/s en februaro (vintre, en Eŭropo) kaj minimumo de 1,02 m³/s en aŭgusto. Ŝvebaj akvoj povas esti fortaj: oni mezuris debiton de 48,5 m3/s en oktobro 1998.

Eksteraj ligiloj redakti