Furio Dionizo Filokalo
Filokalo estis kaligrafo de papo Damaso la 1-a (366 - 383) kaj aŭtoro en 354 de roma kalendaro kiu atingis nian epokon. Filokalo estis kristana, sed en sia redaktita kalendario li inkluzivis multajn romajn festojn. Temas, ĉiukaze, pri la plej antikva kristana kalendaro konata.
Furio Dionizo Filokalo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | unua duono de la 4-a jarcento |
Morto | fine de la 4-a jarcento |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno ![]() |
Okupo | |
Okupo | kaligrafo pentristo ![]() |
Verkoj | Kronografo de 354 |

Titolpaĝo kaj dediĉo de la kronografo de 354
Li estis ankaŭ aŭtoro de la epigrafoj skribitaj sur grandaj marmoraj slaboj lokigitaj sur tomboj de la martiroj, monumentigitaj de Lia papa moŝto Damaso la 1-a. El tiuj epigrafoj konserviĝis tridekoj pli aŭ malpli integraj dum aliaj kvindekoj estis transskribitaj sur mezepokaj kodeksoj kiuj atingis nian epokon.
Bibliografio
redakti- Michele Renee Salzman, Filocalus, Furius Dionysius. En: Der Neue Pauly (DNP). vol4, Metzler, Stuttgart 1998, ISBN 3-476-01474-6.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kalendaro de Filokalo
- Opera Omnia el la Patrologia Latina de Jacques Paul Migne kun analizaj indeksoj