Furnario
Furnarioj estas la membroj de la genro Furnarius de birdoj de la paseroformaj de la familio de furnariedoj. Tiuj birdoj vivas en Sudameriko. Ili estas konataj pro iliaj nestoj, kiuj similas al forno kaj estas faritaj el koto, pajlo kaj sterko. Tiu genro havas 6 speciojn kiuj estas la jenaj:
- Palkrura furnario (Furnarius leucopus).
- Pacifika furnario (Furnarius (leucopus) cinnamomeus).
- Karibia furnario (Furnarius (leucopus) longirostris).
- Palbeka furnario (Furnarius torridus).
- Markovosta furnario (Furnarius figulus).
- Malgranda furnario (Furnarius minor).
- Ruĝa furnario (Furnarius rufus).
- Kresta furnario (Furnarius cristatus).
Furnario | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||