Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo
La Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo estis amika internacia matĉo okazinta la 31-an de julio 2014, kadre de la UK 2014, en la argentina urbo de Bonaero.[1][2]
La matĉon ludis la teamoj de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la ĵus kreita Esperanta Selektitato. La teamo de Esperantujo estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon. Per tiu matĉo la ambaŭ teamoj iĝis oficialaj membroj de la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu kunigas en Sudameriko teamojn de landoj aŭ nacioj kiuj ne membras en FIFA.[3] La esperanta teamo ankaŭ iĝis oficiala membro de la NF-Ligo.[3]
Pluraj organizoj subtenis la matĉon, krom la CSANF mem, la matĉon suntenis la Registaro de Bonaero, la Komitato de Bonaero por la Panarmenaj Ludoj, la Ĝenerala Unuiĝo Armena pri Sporta Kulturo, la radio programo "Bola sin manija" (La esperantaj trejnistoj kaj organizantoj apartenas al ĝi) kaj la argentina Instituto Kontraŭ la Diskriminacio, Ksenofobio kaj Rasismo.[2] UEA ankaŭ forte apogis kaj varbis la matĉon inter la esperantistoj.[4] Antaŭ la matĉo prelegis reprezentantoj de la esperanta kaj armen-devena komunumo, por Esperantujo prelegis la tiama prezidanto de UEA Mark Fettes.[4]
La rezulto de la matĉo estis venko de la armen-devena teamo 8 goloj kontraŭ 3. La CSANF donacis al ambaŭ teamojn pokalon kiuj reprezentas la internacian amikecon. Malgraŭ la rezulto, la evento estis konsiderata granda sukceso por la Esperanto-movado.
Ludantoj de la esperanta teamo
redaktiDum la trejnada matĉo okazinta la 26-an de Julio 2014, la trejnistaro elektis ludantaron el 20 personoj. La listo de ludantoj estas la jena:
- 1 - Adrian ALEJANDRO
- 2 - Roman EFREMOV
- 3 - Agustín KRUCHOWSKY
- 4 - Fráncel BRIEL GIL (1-a kapitano)
- 5 - Gonzalo SIRIO (2-a kapitano)
- 6 - Mauro MARTINEZ
- 7 - Alejandro CABRERA
- 8 - Sergei LOKIS
- 9 - Emile MALANDA
- 10 - Pedro Paulo de Freitas PAULINHO (3-a kapitano)
- 11 - Jefferson RUBIO BOHÓRQUEZ
- 13 - Thomas KLEEMANN
- 14 - Lionel FESTA
- 15 - Maximiliano CATANIA
- 16 - Pablo FISHER
- 17 - Leonardo DICCIARDELLI
- 18 - Fernando SUÁREZ
- 19 - Rafael LÓPEZ BINAGHI
- 20 - Alejandro DEMASI
Trejnistaro
redaktiLa esperanta teamo kalkulis kun 3 trejnistoj, ĉiuj argentinanoj kaj anoj de la radio-programo argentina "Bola sin manija". Ili estas:
- Juan Pablo ALVAREZ
- Jorge MONTANARI
- Francisco Godinez GALAY
La teĥnikaj helpantoj estis:
- Adrian DESIDERATO
- Patricio GRONDA
- Marcos ZURITA
Informo pri la matĉo
redakti
|
Referencoj
redakti- ↑ Gazetara Komuniko de UEA #547. Alirita 2014-07-20.
- ↑ 2,0 2,1 Futbol No FIFA: Primer partido en Argentina Selección de la Comunidad Armenia vs Selección de Esperanto (hispane).
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Esperanto 3 – Comunidad Armenia Argentina 8 (hispane).
- ↑ 4,0 4,1 La UK en Bonaero – interne matĉo futbala, ekstere krizo ekonomia.
Eksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2016-02-21) Futbalmatĉo: Esperantistoj kontraŭ la armena komunumo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (blogaĵo de la spektanto)