Fuvahmulah

atolo en la Maldivoj

Fuvahmulah (maldive ފުވައްމުލައް) estas atolo en la Maldivoj. Ĝi estas parto de la landa administra unuo atolo Gnaviyani. La loĝantoj parolas karakterizan formon de la maldiva lingvo, konata kiel Mulaku bas. La atoloj Fuvahmulah kaj Addu, lokita 52 kilometrojn sude de Fuvahmulah, konsistigas la parton de la Maldivoj en la Suda Hemisfero.

Fuvahmulah
la atolo vidata el birda perspektivo
la atolo vidata el birda perspektivo
la atolo vidata el birda perspektivo
setlejoinsulo [+]

AkvejoHinda oceano
ArkipelagoMaldivoj

Supermara altecom [+]
Koordinatoj0° 18′ S, 73° 25′ O (mapo)-0.2932111111111173.4236Koordinatoj: 0° 18′ S, 73° 25′ O (mapo)

Longo6,6 km (4 mi)
Larĝo1,2 km (1 mi)
Areo5,13 km² (513 ha) [+]
Nombro de insuloj1
HorzonoUTC+05:00 [+]

Fuvahmulah (Maldivoj)
Fuvahmulah (Maldivoj)
DEC
Fuvahmulah
Fuvahmulah
Map
Fuvahmulah

Vikimedia Komunejo:  Fuvahmulah [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
infanoj baniĝas en la tradicia festivalo Maahefun, kiu okazas ĉiujare fine de julio
knabo sabloglitas kvazaŭ ondorajdante

Fuvahmulah signifas "Insulo de la betelaĵo-nuksaj palmoj", Fuvah (aŭ "Fua") en la loka lingvo. Aliaj lokoj en la mondo kiel Penango en Malajzio kaj Guvahati en Asamo, Barato, ankaŭ ricevis sian nomon laŭ tiu nukso. La originala nomo de la insulo eble estis simple Mulah ("insulo"), sed estis nomita Fuvahmulah ("la Mulah kun la betelaĵo-palmoj") por distingi ĝin de Boli Mulah - alia insulo en la antikva insularo Maldivoj.

La admiralaj mapoj de la brita mararmeo kaj iuj geografoj nomis la insulon Fua Mulaku. En malnovaj francaj mapoj la insulo aperis sub la nomo Pogue Mollusque.