Gábor Albert (aktoro)
hungara aktoro
Gábor Albert, laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Gábor estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Gábor Albert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1959 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gábor Albert[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1959 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Albert finis la lernadon en aktora studio de Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1983. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét. Inter 1986-1988 kaj 1991-1993 li estis aktoro en Nacia Teatro (Szeged), inter 1993-1995 en Nacia Teatro (Pécs). En la sekvaj jaroj li ne apartenis al teatro, sed kiel gasto, li ricevis rolojn en pluraj teatroj province kaj ĉefurbe. Lia voĉo ofte estis aŭdebla en eksterlandaj filmoj, pli malofte li estis videbla en filmoj.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Hamleto - 2-a tombofosisto
- Eugène Scribe: Egy pohár víz - franca diplomato
- Georges Feydeau: A hülyéje - Crépin Vatelin
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Károly Nóti: Nyitott ablak - Sramek
- István Csukás: Ágacska - pentristo
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Szomszédok (televizia serio, pluraj epizodoj, 1989-1999)
- Rózsaszín sorozat (televizia serio, pluraj epizodoj, 1991)
- Szabadság, szerelem (televizia filmo, 2006) - anoncisto
- Las aventuras del capitán Alatriste (televizia serio, 2015)
Voĉoaktoraj roloj redakti
Li estis hungara voĉo ekzemple de Francesco Scali, Allen Covert, Joe Bostick, Lo Ming.