Gábor Csalog
Gábor Csalog [ĉalog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csalog Gábor estis hungara pianisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia patro estis Zsolt Csalog, lia patrino Éva Pócs, lia frato Benedek Csalog.
Gábor Csalog | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1960 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Zsolt Csalog |
Patrino | Éva Pócs |
Frat(in)o | Benedek Csalog |
Okupo | |
Okupo | pianisto |
Gábor Csalog [1] naskiĝis la 17-an de majo 1960 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Gábor Csalog komencis pianludi en 1966. Li studis jam inter 1972-1977 en speciala talenta klaso de Muzikakademio de Budapeŝto, poste li studis pianludon same en la Muzikakademio ĝis 1982. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kocsis, Dezső Ránki, György Kurtág, Pál Kadosa kaj András Schiff. Ekde 1980 li iĝis kolego de György Kurtág. Csalog kompletigis la studojn sub György Sebők en Universitato de Indianao inter 1983-1987, kie li estis ankaŭ asistanto 2 jarojn. Hejmenveninta li ekinstruis en la konservatorio, ekde 2005 en Muzikarta Universitato Franz Liszt. Habilitiĝo okazis en 2011. Li prezentas plej ofte la hungaran nuntempan muzikon. Li ricevis premiojn en 2003 kaj 2012.