Gábor Domokos
Gábor Domokos [domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Gábor estis hungara arkitekto, inĝeniero, matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).
Gábor Domokos [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Domokos frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1981-1986, poste li tuj ricevis stipendion samloke. En 1989 li ekinstruis en la universitato, kie poste akiris diversajn instruajn rangojn. Li estis gastprofesoro ekzemple en Novjorko, Vieno, Cambridge. Li iĝis akademia doktoro en 1997. Li ricevis premion en 2007.
Verkaro (elekto) redakti
- Axiálisan terhelt vasbeton keresztmetszetek számítása konvergens iterációval a II. feszültségi állapotban (1988)
- Global Description of Elastic Bars (1994)
- Geometry and Self-Righting of Turtles (2008)