ENGEL Gábor estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, universitata profesoro naskita en Marosvásárhely la 9-an de aŭgusto 1852 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de julio 1935. Li estis la filo de kuracisto József Engel.

Kariero redakti

Gábor Engel ekstudis en la universitato de Peŝto, poste daŭrigis siajn medicinajn studojn en 1873–74 en Lepsiko. Li havis diplomon de akuŝisto, kirurgo (1876) kaj operaciisto (1880). De 1880 li estis kuracisto de la akuŝmalsanulejo de Koloĵvaro. En 1881 oni habilitis lin universitata privatprofesoro. Li estis de 1890 direktoro de la Malsanulejo Karolina, de 1893 eksterordinara profesoro pri ginekologia kirurgio en la Universitato de Koloĵvaro, de 1899 direktoro de klinikoj. En 1919 maldungis lin la rumanaj instancoj. Li priokupiĝis poste pri higieno, suĉinfanflego kaj ankaŭ la situacio de malsanulejoj kaj orfejoj. Li publikis pli ol duoncento da laboraĵoj. Lia aŭtobiografiaĵo restis en manuskripto.

Libroj redakti

  • Adatok a sápadtság tüneteihez és gyógykezeléséhez (Bp., 1906);
  • A vetélés kezelése a mindennapi gyakorlatban (Kolozsvár, 1914);
  • A havi vérzés rendellenességei (Kolozsvár, 1918).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon