Malfermi la ĉefan menuon

Gábor Lisznyay Szabó

Gábor Lisznyay Szabó [listnjai sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lisznyay Szabó Gábor estis hungara komponisto, korusestro, orgenisto, lerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Lisznyai.

Gábor Lisznyay Szabó
Memortabulo pri Gábor Lisznyay Szabó
Memortabulo pri Gábor Lisznyay Szabó
Persona informo
Naskonomo Lisznyai Szabó Gábor
Naskiĝo 8-an de decembro 1913 (1913-12-08)
en Budapeŝto
Morto 22-an de majo 1981 (1981-05-22) (67-jara)
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio komponisto
Information icon.svg
vdr

Gábor Lisznyay Szabó [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1981 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Gábor Lisznyay maturiĝis en gimnazio, krome li frekventis ankaŭ muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris 3 diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934 (eklezia dirigento), 1935 (komponisto) kaj 1937 (artista komponisto). Liaj plej gravaj instruistoj estis Artúr Harmat, Albert Siklós, Ernő Unger, Jenő Ádám kaj Ernő Dohnányi. Post siaj studoj li instruis (gimnazio (1938), Muzikarta Altlernejo (1947-1969), lernejo de Veresegyház (li estis ankaŭ korusestro de la lernejo), ktp) aŭ orgenludis en Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros) (1942-1956) kaj Granda Sinagogo de Budapeŝto (1950-1971). Li ricevis paralizan malsanon en 1971, tial poste li okupiĝis ĉefe pri komponado. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj komponaĵojRedakti

  • mesoj: Szentkereszt, 1938; Et unam sanctam, 1942; Missa simplex, 1945; Requiem, 1945; Szt Gellért, 1967
  • oratorioj: István királyhoz; Karácsonyi; Kantáta Bethlen Gábor intelmeiből
  • komponaĵoj por orgeno: Orgonaszó II. 1938; Két prelúdium 1939; Orgonaszó IV. 1940; Magyar orgonazene II. 1972

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • arta lernejo de Veresegyház prenis la nomon "Lisznyay Szabó Gábor" en 2004

FontojRedakti

ReferencojRedakti