Gábor MÁRKUS - en Hungario kutime nomata en sinsekvo Márkus Gábor - estas hungara esperantisto kaj doktoriĝinta ekonomikisto.

Gábor Márkus dr.

doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo
Persona informo
Naskiĝo 1948.
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q113026433Universitato Corvinus de Budapeŝto • Verseghy Ferenc Grammar School
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Studado kaj doktoriĝo redakti

Gábor Márkus naskiĝis en 1948 en Hungario kaj en 1972 finis la studprogramon de la Budapesta Ekonomika Universitato en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj li instruis matematikon en la sama universitato (ankaŭ por multnombraj vjetnamaj studentoj). En 1982 li ricevis stipendion de japana entrepreno Verda Stelo por studi en Universitato Nanzan de la mezjapana urbo Nagojo. Post la sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo.

Manaĝeraj edukado kaj oficoj redakti

En la 1990-aj jaroj Gábor Márkus fariĝis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizo, la Nacia Petrola Korporacio. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj en 1993 li sukcese finis studprogramon en urbo Boston, subŝtato Masaĉuseco de Usono. Kiam la orient-europaj landoj decidis aliĝi al la Eŭropa Unio, li estiĝis estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditorganizo havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon por ke la lando povu aliĝi al la Eŭropa Unio.

Verkoj redakti

Gábor Márkus estas la verkinto de pli ol 150 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj; la ĉefverkoj estas

  • "Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj" (eldonis la universitato en 1974),
  • "Internacia kunlaboro en la publika administrado" (eldonis la Ĉefministra Oficejo de Hungario en 1995),
  • "Financa kontrolo kaj aŭdito en la Eŭropa Unio" (eldonis la Financa Ministrejo de Hungario en 1994),
  • "Ruĝa suno kaj verda stelo" (originale aperis en Esperanto en 2011, poste oni eldonis ĝin ankaŭ en hungara lingvo kun la titolo "Vörös nap és zöld csillag", kaj ankaŭ japane kun la titolo "赤い太陽と緑の星").[1]

Prezentado de kelkaj libroj de Gábor Márkus

Esperanto redakti

En la oficperiodo 2013-2016 kaj same en la oficperiodo 2016-19, li nome de Hungaria Esperanto-Asocio estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[2] [3]

Referencoj redakti