Gábor Presser
Gábor Presser, hungare Presser Gábor, Esperante Gabrielo Presser estas hungara kantisto, pianisto kaj komponisto, vaste konata, kiel "Pici" (=etulo). Gábor Presser naskiĝis la 27-an de majo 1948 en Budapeŝto.
Gábor Presser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantisto diskografa artisto pianisto muzikproduktisto muzikisto |
Verkoj | An Imaginary Report on an American Rock Festival |
TTT | |
Retejo | http://www.pressergabor.hu/ |
Biografio
redaktiGábor Presser komencis sian muzikan karieron en 1968 en Omega (rokgrupo), kie li tutlande famiĝis, kiel ŝlagrokomponisto. En 1971 li estis unu el la fondintoj de bando Locomotiv GT kaj lia famo atingis ankaŭ eksterlandon. Li apartenis al la plej famaj hungaraj ŝlagristoj. Ekde 1973 li komponis ankaŭ muzikalojn, foje muzikon por baleto, dume la koncertadoj ne ĉesis. En 2008 li iniciatis "Tagon de Hungara Kanto". Li ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Diskografio
redakti- 12 diskoj inter 1968-2004 kun bando "Omega"
- 29 diskoj inter 1971-2007 kun bando "Locomotiv GT"
- 8 diskoj inter 1982-2009 sole
- 7 selektaj diskoj inter 1998-2007
- partoprenoj en aliaj diskoj
Li verkis 8 muzikalojn inter 1973-2007.