Gábor Pulay [pulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Pulay Gábor István estis hungara kemiisto, mikrobiologo, profesoro.

Gábor Pulay [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1927 en Edve. Li mortis la 27-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Pulay akiris kemian diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1950. Komence li laboris en diversaj institutoj, ekde 1953 en Mosonmagyaróvár en esplora instituto pri laktoj. En 1960 li estis nomumita titulara docento en Agrikultura Akademio de Mosonmagyaróvár, en 1971 katedrestro en la sama loko (tamen la akademio jam estis universitato). En 1967 li kandidatiĝis, en 1970 li estis nomumita ankaŭ vicinstitutestro. Ekde 1973 ĝis sia morto li estis vicdekano. Pli frue kelkajn jarojn li laboris ankaŭ en instituto en Szeged, kie li okupiĝis pri la salamoj.

Fontoj redakti