Gábor Rejtő [rejtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rejtő Gábor estis hungardevena usona violonĉelisto, altlerneja instruisto.

Gábor Rejtő
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1916 (1916-01-23)
en Budapeŝto
Morto 26-an de junio 1987 (1987-06-26) (71-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonĉelisto
vdr
Gábor Rejtő (dekstre)

Gábor Rejtő[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1916 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de junio 1987 en Los-Anĝeleso.

Biografio redakti

Gábor Rejtő devenis el juda familio. Lia unua instruisto pri violonĉelo estis Frigyes Teller, kies ideoj estis eksterordinare progresaj. En la aĝo de dek ses Rejtő estis akceptita en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, kie li studis de Adolf Schiffer. Du jarojn poste kun la diplomo li komencis sian eŭropan koncertkarieron. De la aĝo de dudek li studis de Pablo Casals du jarojn, unue en Barcelono, poste en Prades. Post siaj studoj Rejtő daŭris la koncertojn en Eŭropo kun gravaj simfoniaj orkestroj en Vieno, Budapeŝto, Romo kaj Varsovio, sed ofte li recitalis sola. En 1939 li elmigris al Usono. Li baldaŭ ekloĝis en Kalifornio ĝis sia morto. Li edziĝis, lia edzino naskis dufoje. De 1954 ĝismorte li instruis en la Universitato de Suda Kalifornio. En tiu kalifornia periodo li ankaŭ apartenis al orkestroj Paganini Kvarteto kaj la Disidenta Hungara Kvarteto, krome li estis fondmembro de la Alma Triopo (1942 - 1976). Li mortis pro cerba tumoro.

Fontoj redakti

Referencoj redakti