Gábor Sebestyén [ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Gábor estis hungara prokuroro. Lia nobela antaŭnomo estis kocsi [koĉi].

Gábor Sebestyén
Gábor Sebestyén
Gábor Sebestyén
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de februaro 1794(nun 1794-02-14)
en Hungario Debrecen (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 4-an de aprilo 1864
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akuzistodramaturgo
vdr

Gábor Sebestyén[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1794 en Debrecen, li mortis la 4-an de aprilo 1864 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Gábor Sebestyén lernis en sia naskiĝurbo, Hajdúböszörmény, Kecskemét (1808-), Pozono (1810-), fine li akiris juran diplomon en kolegio de Debrecen. Li faris la kutimajn praktikajn jarojn en juĝejoj de Debrecen kaj Pest, poste en 1819 li advokatiĝis. Inter 1819-1850 li estis prokuroro en Veszprém (urbo), en 1823 li fondis muzikan rondon. En la jaroj 1843 kaj 1847 li estis sendita al Pozono por partopreni en la parlamento. Inter 1850 kaj 1862 li laboris en juĝejo de Sopron, poste li pensiuliĝis. Li kontribuis diversajn literaturaĵojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tuba az égő és oktató szerelem (poemo en 2 partoj, 1819)
  • Asszonyi praktika és Kaczki Pál, vagy a megtalált arany gyűrű (2 komedioj, 1822)
  • Genethliakon, seu anagrammata Virgiliana, ad honorem Seren... (1858)
  • Magyar nóták gyűjteménye (kolekto de hungaraj artkamtoj, 1823-1832 en 15 kajeroj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti