Gábor Szabó (kuracisto)

Gábor Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gábor estis hungara kuracisto, biologo, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Szabó [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1927 en Sárospatak. Li mortis la 13-an de decembro 1996 en Debrecen.

Biografio redakti

Gábor Szabó estis deportita al Aŭŝvico en 1944. Hejmenveninta li daŭris la lernadon. Li akiris diplomon en 1951 en universitato de Debrecen, poste li eklaboris en la universitata instituto. Inter 1960-1993 li estis direktoro de la instituto. Dum tiuj jaroj li esploris ankaŭ en Sovetunio, Danio, Usono. Li profesoriĝis en 1963 en la universitato, inter 19731979 li estis rektoro. En 1973 li doktoriĝis. Li esploris precipe la antibiotikojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Group-wise growth of Strep­tomyces in a medium containing strepto­mycin (1957)
  • Az antibiotikumok szerepe a természetben (1964)
  • Orvosi biológia (Medicina biologio), (1970) - kunlaboranto
  • Autore­gulators of secondary metabolite-producing streptomycetes (1988)

Fontoj redakti