Gábor Ugrin, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ugrin Gábor estis hungara korusestro, mezlerneja, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Gábor Ugrin
Gábor Ugrin
Gábor Ugrin
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1932 (1932-03-13)
en Gyula
Morto 21-an de junio 2013 (2013-06-21) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Infanoj 2
Okupo
Okupo ĥorestro • muzikinstruisto • lernolibroverkisto
vdr

Gábor Ugrin[1] naskiĝis la 13-an de marto 1932 en Gyula, li mortis la 21-an de junio 2013 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Ugrin lernis en Szarvas, ankaŭ private ricevis muziklecionojn. Li ne povis lerni en universitato, ĉar la gepatroj ne estis laboristoj (tio estis tiam kutimo en la lando). Li iĝis faklaboristo. En 1952 li ekstudis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Ádám, Lajos Bárdos, Pál Járdányi, György Ligeti, Erzsébet Szőnyi, József Ujfalussy kaj Zoltán Vásárhelyi. Jam dum la studentaj jaroj li instruis en gimnazioj, li fondis korusojn kaj ekde 1966 la korusoj atingis signifajn rezultojn en konkursoj. Inter 1966-2011 li instruis en muziklernejo, de 1985 ĝis la emeritiĝo en la Muzikarta Altlernejo kiel docento. En tiu periodo li fondis ankaŭ plurajn korusojn, kun kiuj li faris turneojn en Eŭropo. Li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Ének-zene 9-10. (mezlerneja muzika lernolibro)
  • A mi dalaink (1988)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2016) [1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti