Gábor Vágó
Gábor VÁGÓ [vAgO] hungara/rumania hungara skulptisto. Li naskiĝis en Belényes la 19-an de aŭgusto 1894 kaj mortis en Segedo en 1968. Li estis la edzo de pentristino Margit Berényi.
Gábor Vágó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1894 en Beiuș |
Morto | 23-an de aprilo 1968 (73-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Berényi |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Kariero
redaktiGábor Vágó finis la fakon pri metalindustrio de la supera industrilernejo de Segedo. En 1919 li malfermis en Kolozsvár laborejon de reliefo kaj bronzarto. En 1925 li pristudis la Cellini-specan skulptaĵmuldadon en Romo. Inter 1928–30 en Budapeŝto, en provincaj urboj kaj en Transilvanio li faris plurajn portretojn, memortabulojn el bronzo kal marmoro; ekleziajn skulptaĵojn. En 1930 li malfermis en Kluĵo juvelistlaborejon kaj skulptaĵmuldejon.
Fonto
redakti- Magyar katolikus Lexikon
- Skulptaĵoj kaj biografiaj indikoj Arkivigite je 2014-08-16 per la retarkivo Wayback Machine