Gábor Vaszary [vasari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vaszary Gábor estis hungara verkisto, ĵurnalisto, scenaristo, ilustristo. Liaj gefratoj estis János Vaszary (reĝisoro) kaj Piri Vaszary.

Gábor Vaszary
Persona informo
Gábor von Vaszary
Naskonomo Vaszary Gábor János Arthur
Naskiĝo 7-an de junio 1897 (1897-06-07)
en Budapeŝto
Morto 22-an de majo 1985 (1985-05-22) (87-jaraĝa)
en Lugano
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj János VaszaryPiri Vaszary vd
Profesio
Okupo scenaristoĵurnalistoverkistoilustristo vd
Laborkampo hungara literaturo • ĵurnalismo • kina scenverkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gábor kaj Piri Vaszary

Gábor Vaszary [1] naskiĝis la 7-an de junio 1897 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1985 en Lugano (Svislando).

Biografio redakti

Gábor Vaszary frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Belarta Altlernejo. Li ricevis premion de Societo Szinyei Merse Pál en 1921. Lia majstro estis János Vaszary, sed li finis la studadon kaj li iĝis ĵurnalisto kaj grafikisto en Parizo inter 19241932. Hejmenveninta li estis sukcesa verkisto kaj scenaristo en Budapeŝto, inter 1927 kaj 1943 li verkis 15 popularajn romanojn kun propraj ilustraĵoj. Ekde 1935 liaj spektakloj estis videblaj en la ĉefurbaj teatroj, kie la ĉefrolanto estis Marica Gervay. En kelkaj spektakloj li estis ankaŭ reĝisoro aŭ aktoro aŭ dekoraciisto. En 1947 li disidis, ekde 1949 li vivis en Okcidenta Germanio. En 1952 li laboris en Radio Libera Eŭropo, poste li vivis plu en Svislando.

Elektitaj verkoj redakti

  • Mesekönyv (1928)
  • Monpti (romano, 1934; tradukita ankaŭ al 28 lingvoj, trifoje ĝi estis filmita)
  • Tavaszi eső (romano, 1941)
  • Adieu, mon amour (romano germane, 1950)
  • Die nächste Liebe, bitte (romano germane, 1968)
  • Man nannte sie Céline (romano germane, 1975)

Elektitaj teatraj spektakloj redakti

  • Az ördög nem alszik (1946, 1948, 1987, 1990, 1992, 2001–2002, 2011); ankaŭ filmo
  • Bubus (1948–1949, 1982, 1985, 1991, 1998, 2004, 2009)
  • Ki van odafenn? (1986)
  • A vörös bestia (2005–2006)

Elektitaj filmaj scenarlibroj redakti

  • Tokaji rapszódia (1937)
  • Egy éjszaka Erdélyben (1941)
  • Monpti (1957)

Fontoj redakti