Bermillo de Sayago

(Alidirektita el Gáname)

Bermillo de Sayago [berMIljo desaĜAgo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco, kies ĉefurbo ĝi estas. Bermillo estas devena etimologie el radikoj atribueblaj al vermoj, ruĝa aŭ cidonio.

Bermillo de Sayago
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 998  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 6° 7′ U (mapo)41.365833333333-6.1118888888889Koordinatoj: 41° 22′ N, 6° 7′ U (mapo) [+]
Alto 793 m [+]
Areo 189,55 km² (18 955 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bermillo de Sayago (Provinco Zamoro)
Bermillo de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Bermillo de Sayago
Bermillo de Sayago
Situo de Bermillo de Sayago
Bermillo de Sayago (Hispanio)
Bermillo de Sayago (Hispanio)
DEC
Bermillo de Sayago
Bermillo de Sayago
Situo de Bermillo de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bermillo de Sayago [+]
vdr
Bermillo de Sayago en la provinco Zamoro.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bermillo, Fadón, Fresnadillo, Gáname, Piñuel, Torrefrades, Villamor de Cadozos kaj Villamor de la Ladre, okupas totalan areon de 189,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 008 loĝantojn. Ĝi akiris preskaŭ 1 000 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro absorbo de apudaj loĝlokoj kaj atingo de centraj servoj, sed poste perdis ĉirkaŭ samkvaanton pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 34 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, 18 km de la landlimo kun Portugalio kaj 18 km de la provinco Salamanko. Ĝi limas kun Muga de Sayago, Luelmo, Moral de Sayago, Villar del Buey, Pereruela, Salce, Almeida de Sayago kaj Fresno de Sayago.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Estas malgranda industrio de granito, manĝaĵoj ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti