Gérard Berry

komputikisto, inĝeniero kaj instruisto en la Kolegio de Francio

Gérard BERRY, kiu naskiĝis la 25-an de decembro 1948, estas instruisto pri informadiko en la Kolegio de Francio. Pro la multaj aplikoj de siaj laboroj en la industrio, li akiris multfoje distingojn, el kiuj la oran medalon de CNRS li ricevis en 2014.[1]

Gérard Berry
Gérard Berry montras kalkulilon 'Curta' dum sia kurso en la Kolegio de Francio en 2009
Gérard Berry montras kalkulilon 'Curta' dum sia kurso en la Kolegio de Francio en 2009
Persona informo
Gérard Berry
Naskiĝo 25-a de decembro 1948
Nacieco  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo (1967-1970), Nacia Altlernejo de Minoj de Parizo (1970-1972), Universitato Paris Diderot (doktoriĝo) (1979)
Profesio
Okupo komputosciencistoinĝeniero • scienca esploristo vd
Laborkampo komputikisto, inĝeniero
Verkado
Verkoj Esterel vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Eksa studanto de Franca Politeknika Lernejo kaj ĝenerala inĝeniero de la Nacia Altlernejo de Minoj de Parizo, Gérard Berry estis scienca esploristo en tiu lasta lernejo kaj samtempe en la instituto INRIA de 1970 ĝis 2000. Scienca direktoro de la firmao Esterel Technologies inter 2001 kaj 2009, li reprenis poste la oficon de direktoro de scienca esplorado en INRIA de 2009 ĝis 2012[2]. Post kiam li prezentis du altlernejan kursojn en 2007-2008 pri "Kial kaj kiel la mondo iĝas cifereca" kaj en 2009-2010 pri "Pensi, modeli kaj mastri la kalkulan informadikon", li instruas ekde 2012 la unuan kurson pri informadiko en la Kolegio de Francio pri "Algoritmoj, maŝinoj kaj lingvoj".[3]

Verkoj redakti

  • Gérard Berry, L'Hyperpuissance de l'informatique : Algorithmes, données, machines, réseaux, Odile Jacob, 2017, 506 p. (ISBN 978-2738139535)
  • Gérard Berry, La numérisation du monde, De Vive Voix, 2010
  • Gérard Berry, Penser, modéliser et maîtriser le calcul informatique, Fayard, coll. « Collège de France », 2008, 60 p. (ISBN 978-2213654218)
  • Gérard Berry, Pourquoi et comment le monde devient numérique, Fayard, coll. « Collège de France », 2008, 80 p. (ISBN 978-2213635910)
  • Gérard Berry, La pensée informatique, CNRS Éditions, coll. « Les grandes voix de la recherche », 2019, 80 p. (ISBN 978-2271126245)

Distingoj redakti

Referencoj redakti

  1. Biografio en la retejo de CNRS
  2. (fr) Gérard Berry, La pensée informatique, CNRS Éditions,‎ (ISBN 9782271126245), p. 81
  3. Biografio en la retejo de la Kolegio de Francio