Géza Ballagi
hungara politikisto
Géza BALLAGI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ballagi Géza estis hungara historiisto, juristo, ĵurnalisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1907).
Géza Ballagi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1851 en Szarvas |
Morto | 17-an de junio 1907 (56-jaraĝa) en Sárospatak |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mór Ballagi |
Frat(in)oj | Aladár Ballagi • László Ballagi |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Géza Ballagi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1851 en Szarvas. Li mortis la 17-an de junio 1907 en Sárospatak. Lia patro estis Mór Ballagi, lia frato estis Aladár Ballagi.
Biografio redakti
Géza Ballagi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton. En 1869 li komencis ĵurnaladi en periodaĵoj. Inter 1875-1902 li edukis en akademio de Sárospatak. Inter 1901-1905 li estis elektita deputito parlamenta.
Verkaro (elekto) redakti
- A politikai irodalom Magyarországon 1825-ig (La politika literaturo en Hungario ĝis 1825) (1888)
- A nemzeti államalkotás kora 1815–1847 (Epoko de la nacia ŝtatokreo inter 1815–1847) (1898)
- Az 1848: XX. törvénycikk a történelem világánál (1903)