Géza Beliczey

hungara politikisto

BELICZEY Géza [belicei] (naskita la 28-an de aprilo 1863 en Békéscsaba; mortinta la 2-an de majo 1938 en Budapeŝto) estis hungara politikisto, parlamentano, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis bajcai.

Géza Beliczey
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1863 (1863-04-28)
en Békéscsaba
Morto 2-an de majo 1938 (1938-05-02) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Géza Beliczey frekventis mezlernejojn en Arad (urbo) kaj Körmöcbánya, poste li studis en Graz kaj Vieno. Post siaj studoj li studvojaĝis en Francio, Britio kaj Svislando. Hejmenveninta li okupiĝis pri la familia bieno en Mezőhegyes, krome li partoprenis en politika kaj ekonomia vivoj de Békés (historia departemento). Inter 1913 kaj 1918 li estis parlamenta deputito. Dum la Hungara sovetrespubliko li estis arestita, poste li plenumis diversajn tutlandajn ekonomiajn oficojn. En 1922 li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto, tiutempe liaj agrikulturaj produktoj li ricevis laŭdojn. Aparte menciindas lia ĉevalaro. Li estis membro de la supera ĉambro inter 1927–1938. Li ricevis premiojn en 1928 kaj 1930. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti