Géza Dénes [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dénes Géza estis hungara biokemiisto, kuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1985) de Hungara Scienca Akademio.

Géza Dénes [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1925 en Orosháza. Li mortis la 31-an de oktobro 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Dénes abiturientis en Aszód en 1944, poste li lernis en universitato en Budapeŝto. Li iĝis kuracisto en 1954, poste li restis samloke por instrui. En la studjaro 1961 li esploris en Harvard, en la studjaro 1969 li instruis en Montano. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1961, li doktoriĝis en 1970 antaŭ la akademio. Inter 1970-1979 li laboris en biologia instituto en Szeged. Li edziĝis dufoje. Li okupiĝis precipe pri enzimoj kaj Aminoacidoj. Li ricevis premion en 1967.


Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Glutamin enzimatikus szintézise (1954)
  • A Kinetic Study on the Inactivation of 3-Deoxy-D-arabinoheptulosonate-7-phosphate Synthase by Bromopyruvate (1967)
  • Mapping of a Histidine Regulatory Mutant in Escherichia coli (1972)
  • Pirimidin származékok biotranszformációja (1986)
  • The Effect of the 3’-OH Group on the Conformation and Binding Ability of Anhydropirimidine Nucleosides to Uridine Phosphorylase (1991)

Fontoj redakti