DÉSI Géza (de:ĵi) estis hungara jurverkisto, politikisto naskita en Nagyvárad la 13-an de septembro 1869 kaj mortinta ?

Kariero redakti

Géza Dési havigis jurdiplomon en Budapeŝto kaj faris advokatpraktikon en Nagyvárad, poste en Budapeŝto. Komence li agadis en la publikadministracio. De 1905 li estis liberala deputito de la landkunveno. En la ĉefurbo li iĝis konata kiel juraŭtoro kaj krimafera defendinto. De 1915 li estis komitatano de la leĝinstanco. Li havis gvidrolon en la juda religia vivo. En la balotadoj de 1926 li estis kandidato de la registaro kaj ĝis 1935 li estis deputito landkunvena de la unuiĝpartio en balotaddistrikto norda de Budapeŝto. Li estis prezidanto de la Vívó és Atlétikai Club (VAC) (Klubo pri Skermo kaj Atletiko).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon