Géza Daruváry

hungara diplomato, politikisto

Géza Daruváry [daruvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Daruváry Géza estis hungara politikisto, ministro, diplomato. Lia nobela antaŭnomo estis daruvári, lia patro estis Alajos Daruváry.

Géza Daruváry [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1866 en Buda aŭ en Pest (urbo), li mortis la 3-an de aŭgusto 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Daruváry lernis juron en sia naskiĝurbo, Lejpcigo, Berlino, fine li doktoriĝis kaj advokatiĝis. Komence li laboris en la juĝejo, baldaŭ en la ministerio pri justico. Ekde 1894 li ricevis diplomatiajn taskojn en diversaj landoj. En 1905 li ricevis postenon en la kortego en Vieno, samtempe li ricevis la titolon kortega konsilisto, en 1912 sekreta konsilisto. Depost surtroniĝo de Karolo la 1-a (Aŭstrio) li retiriĝis. En la jaroj 1922 kaj 1923 li estis ministro pri justico jaron, krome inter 1922-1924 ministro pri eksteraj rilatoj. Li volis fari diplomatian kaj komercan kontaktojn kun Soveta Rusio, sed Daruváry ne atingis iujn ajn rezultojn, tial li abdikis.

Fontoj redakti